Bardesano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bardesano
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 154 (0154-07-11)
en Edessa, Osroeno
Morto 1-an de januaro 222 (0222-01-01) (67-jaraĝa)
en Edessa, Osroeno
Lingvoj arabasiria
Okupo
Okupo poeto • filozofo • astrologo
vdr
KRISTANAJ VERKISTOJ
“SIRIO”
“BARDESANO”
nacia = persa aŭ parta (laŭdeve), siria (laŭelekte)
sekso = viro
naskiĝaj loko kaj dato = Edessa, la 11-an de julio 154
morto loko kaj dato = Edessa (eble), 222
religio = kristano, ne tute sena de gnostikismo
aktiveco = poeto, verkisto, filozofo, apologiisto
konsidero = diskrete konsiderita de la unuaj Patroj de la Eklezio
historia influo = lia (necelata) ‘sekto’ pluvivis, ŝanĝante doktrinon, ĝis la 10-a jarcento
verkoj = multegaj, preskaŭ ĉiuj perditaj, koneblaj nur per referencoj kaj citaĵoj

Bardesano,Bardesano el Sirio, konita kiel Bar Daisan, naskiĝis en Edessa el persaj (aŭ partaj) riĉaj gepatroj kiuj por substreki lian naskigoriginon lin nomis Bar Daisan, tio estas “filo de Daisan", la rivero kiu banas Edezon. Pro tio li estis menciita laŭ diversaj nomoj: Seksto Julio Afrika lin nomas per “Parta”, Porfirio per “Babilona” kaj sankta Hipolito el Romo per la “Armena”.

Pliaj biografiaj datenoj[redakti | redakti fonton]

Liaj paganaj gepatroj, Nuhama kaj Nah'siram, sukcesis, eble pro sia ranga digneco, edukigi sian filon kune kun la tronheredanto de Osroeno, nome ĉe la kortego de Abgar Manu la 8-a. Sed, post kelke da tempo, pro politikaj tumultoj en Edessa, Bardesano kaj liaj gepatroj translokiĝis, laŭ iom da tempo, en Hierapolis. Ĉi tie la juna Bardesano estis lokigita ĉe la pagana pastro Anuduzbar. Ĉe tiu lernejo li alprenis la sekretojn de la babilona astrologio, kio influos por ĉiam liajn ideojn. Li estis aĝante la 25an jarojn kiam al li okazis aŭskulti homelion de Istaspo, episkopo de Edessa: li, iom post iom, decidis fariĝi kristano; pri tiu religio li instruiĝis, en ĝi sukcesis esti baptita, kaj ankaŭ akceptita en ‘porpastra lernejo’, kie, laŭ iuj esploristoj, li fariĝis diakono aŭ eble ankaŭ sacerdoto[1]

Kiam la amiko de junaĝo Abgar la 9-a, ascendis la tronon, Bardesano establiĝis ĉe lia reĝa kortego.

Lia reĝa amiko, eble post 202, jaro de lia vizito al Romo, konvertiĝis al kristanismo fariĝante tiel la unua reĝo de la tuta kristana historio. Tial reĝo kaj filozofo kune laboris por krei la unuan kristanan ŝtaton.

Agado de Bardesano[redakti | redakti fonton]

Bardesano produktis diversajn verkojn kontraŭ Markiono kaj Valenteno, la gnostikuloj de tiu epoko. Sed, kontraŭvole, per zorgemo propra de konvertiĝinto dezirplena meti siajn sciojn al la servo de la vero ĵus alprenita, Bardesano miksis sian babilonan astronomion kun la kristanaj dogmoj kaj tiel naskis kristanan sekton kiun kondamnis kaj forte kontrastigis sankta Efrem el Sirio apogite de la cetera eklezio. La Romia armeo dum la imperiestrado de Karakalo, profitante de tiu kontrasto fariĝinta tensioj kaj tumultoj, kaj anticipante la persan armeon, en 216, invadis la osroenan ŝtaton, prizonigis Abgar la 9-an, lin kondukante por ĉiam al Romo, kaj tiel finiĝis, post 353 jaroj, la regno de Osroeno. Kvankam instigita de amikoj de Karakalo forlasi kristanismon, Bardesano rifuzis asertante ke la minacata morto pli/malpli frue alvenintus ĉiu-kaze por aliri ĉe Dion. Li tamen trovis savon en la armena fortreso de Anio, el kio li provis disvastigi la Evangelion sed kun malmulte da sukceso.

Li forpasis 68jaraĝante, eble en Edessa. Laŭ Mikaelo el Sirio, Bardesano generis alajn du filojn, Abgarun kaj Hasdu.

Doktrino de Bardesano[redakti | redakti fonton]

Lia akcepto pri kristanismo estis vere sincera kaj, laŭ historiistoj, ne meritas atenton postaj onidiroj, laŭ kiuj li forlasis la Katolikan (ortodoksecan) Eklezion kaj adheris al la Valentena gnostikismo pro siaj seniluziiĝintaj ambicioj. Pri la reala doktrino de Bardesano malsamas la opinioj. Epoke de sankta Hipolito el Romo (Philosophumena, VI, 50) lia kristana doktrino priskribiĝis kiel varianto de Valentenismo[2] Sed la konstanta venerado de liaj samteranoj, la diskretaj kaj preskaŭ respektoplenaj aludoj de la unuaj Patroj de la Eklezio, kaj precipe la “libro de la leĝoj de la Persoj” sugestas perspektivon pli distanciĝantan el gnostikismo: Bardesano ne povas esti katalogita ‘gnostika’ laŭ la vera senco de la vorto.

Li certe kredis je Dio Elstarega, Kreinto de la ĉielo kaj tero, kies volo estas absoluta kaj estranta ĉiujn aĵojn (kio ne tute sonas manikeisme): li kredis ke tia Dio dotis la homon per libera volo por ke li povu sin savi (nemulte manikeisma), kaj ke tia Dio kreis la mondon el miksaĵo de bono kaj malbono (manikeisma), lumo kaj mallumo. Laŭ Bardesano, ĉiuj aĵoj, eĉ kiuj estas konsiderataj senvivaj, havas certan liberon. En ili ĉiuj la lumo devintus batali kaj venki la mallumon ĝis kiam, post 6000 jaroj, ĉi tiu tero malaperintus, kaj estus venkita ĉiu malbono. Laŭ Bardesano, ankaŭ la suno, la luno, kaj la planedoj estas vivantaj estaĵoj, al kiuj, el Dio, estis konfidita la estradon de tiu ĉi mondo (manikeisma); kaj, kvankam dotita per libera volo, la homo estas forte influita, en la bono kaj malbono, de la konstelacioj. La katekismo de Bardesano sendube estis stranga miksaĵo de kristanaj elementoj kaj referencoj al la zodiakaj signoj.

Pro la fakto ke en la siria lingvo ‘spirito’ estas ina vorto, ŝajnas ke Bardesano havis ne ortodoksecan doktrinon pri la Kristana Triunuo, tiam serĉanta sian novan terminologion kaj dogman difinon. Li certe neis la resurekton de la homaj korpoj (gnostikismo ne multe simpatias por la karna korpo), sed pensis ke Kristo ja jes konservis, per la resurekto, sia korpon nur pro tio ke ĝi estis dotita per aparta dono de nekorupteco. Sume, duone ortodokseca duone gnostikeca.

Verkoj de Bardesano[redakti | redakti fonton]

Bardesano estis aŭtoro multe fekunda, sed liaj verkoj estis preskaŭ ĉiuj perditaj, pri ili oni havas abundon da informoj. La precipaj:

  • "Dialogoj kontraŭ Markionon kaj Valentenon" (Teodoreto, Haer. fab., I, XXII, kaj Eklezia Historio IV, XXX, 3);
  • "Dialogo pri la Fato", adresita al ‘Antonino’. Se tiu Antonino estus nur simpla amiko de Bardesano aŭ unu el la romiaj imperiestroj kaj, en la dua kazo, kiu de la Dinastio de Antoninoj, estas diskutata kverelo. Ankaŭ ne certas ĉu tiu dialogo estas la sama entenata en la “Libro de la leĝoj de la Landoj” citita en Eklezia Historio de Eŭsebio, IV, XXX, 2, de Epifanio el Salamis en Panarion adversus omnes haereres, LVI, I, kaj de Teodoreto el Kiro Haer. fab., I, XXII.
  • "Libro pri la Psalmaro", nombre 150 simile al tiuj de David (Efrem el Sirio, Sermones Adversus Haereses, LIII). Tiuj psalmoj distingiĝis en la siria komunumo: iliaj versoj kaj melodioj pluvivis laŭlonge de la generacioj sur la lipoj de la popolo. Nur, kiam sankta Efrem komponis himnojn samnaturajn kaj samtemajn kaj sammetrajn, nome kvinsilaba (kun la akcento sur la antaŭlasta), imitantajn tiujn de Bardesano, la popolo ekkutimiĝis al la novaj. Eble iuj el tiuj de Bardesano estas entenataj en la Agoj de Tomaso: la "Himno rilate la animon", la "Geedziĝo de la Saĝo", la "Preĝo de konsekro por la bapto kaj Eŭkaristio". Nur la unua estas unuanime atribuata al Bardesano.
  • "Traktatoj Astrologiaj-teologiaj", en kiuj estas ekspoziciitaj liaj partaj dogmoj. Pri tio referencas Sankta Efrem, kaj inter ili troviĝis ankaŭ traktado pri la lumo kaj la mallumo. Nur kelkaj fragmentoj atingis nian epokon.
  • "Historio de Armenio". Moseo el Koreno (Historio de G. A., II, 66) asertis ke Bardesano, rifuĝiĝinte en la armena fortreso de Anio, tie legis la kronikojn koncernantajn la agojn de la reĝoj, al kiu li aldonis tiun de la nova epoko. Li skribis ĉion en la siria; sed lia libro estis tradukita al la greka.
  • "Rakonto pri Hindio". Bardesano ricevis ĉi-temajn informojn el la Hindiaj ambasadoroj ĉe la imperiestro Elagabalo.
  • "Libro pri la leĝoj de la Landoj". Tiu libro estas la plej antikva, ne nur de la Bardesana kulturo, sed ankaŭ de la siria literaturo se oni esceptas tiun pri la "komentoj pri la sanktaj tekstoj" verko de lia disĉiplo Filipo. En tiu libro, laŭ referencoj, enteniĝis grava lia doktrina koncepto: respondante al pripetanta disĉiplo, Bardesano provas pruvi ke la agoj de la homo ne estas tute gviditaj de la Fato, kvazaŭ konstelaciaj preskaŭ fizikaj altrudoj (laŭ, male, manikeismaj instruoj).
  • "Evangelio laŭ Bardesano", perdiĝinta, konita nur pere de citaĵoj kaj mencioj ĉe iuj Patroj de la Eklezio. Ĝia fono estis gnostika. Tamen eble temis pri la evangelio laŭ Johano [eble modifita) aŭ eble pri la Diatessaron.

La Bardesana skolo[redakti | redakti fonton]

Harmonio, filo de Bardesano, devojiĝis pli ol la patro el la kristana Ortodokseco. Edukita en Ateno, li aldonis al la ĥaldea astrologio de sia patro la grekajn konceptojn pri la animo, la naskiĝo kaj pri la detruo de la korpoj, kaj specon de Metempsikozo. Iu Marino, sekvanto de Bardesano, estis refutita en la “Dialogo de Admancio”. Tiu Marino estis duisto kaj docetisto ĉar li neis la karnan naskiĝon de Kristo el virino. Laŭ sankta Efrem el Sirio, Bardesananoj de tiu epoko kultis nur infanecaĵojn kaj obscenaĵojn. La luno kaj suno estis konsideritaj maska kaj malmaska principoj, kaj la ideoj pri paradizo inter la bardesananoj makuliĝis per io sensema. La zorgaj streboj de Efrem celantaj elimini tiun herezon ne trafis sukceson. Rabula, episkopo de Edessa en 431-432, ĝin trovis ankoraŭ floranta preskaŭ ĉie. Ĝia ekzisto estas atestata en la 7-a jarcento de Jakobo el Edessa, kaj en la 8-a de Georgo episkopo de la arabaj triboj. Laŭ iuj esploristoj bardesanismo, antaŭ ol malaperi, evoluiĝis antaŭe al ‘Valentenismo” kaj fine al Mankionismo.

Entute, Bandesano havis granda la sencon de tuteco: laŭ li, la nova religio devis akordiĝi kun lia mondovizio kaj respondis al ĉiuj problemoj, privivaj kaj prisciencaj (oni dirus laŭ moderna lingvaĵo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Catholic Encyclopedia, Volumo II New York 1907, Robert Appleton Company. Nihil obstat. 1907. Remy Lafort, S.T.D., Censor. Imprimatur + Kardinalo John Murphy Farley.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sed tiu esprimo povas ankaŭ signifi ke li diplomiĝis en “lernejo porpastra”, ĉar li ne ricevis la ordinojn kaj edziĝis kaj havis filon kiun li nomis “Harmonio”, kvankam tiam antaŭordina geedziĝo ne estis bremso.
  2. A. Hilgenfeld, en 1864, prezentis lertan defendon pri tiu tezo, fondita tamen nur sur la verkoj de la sankta Efrem kiu dediĉis sian vivon al la elimino de Bardesanisma herezo, ne celante tamen distingi bardesanismo(j)n el Bardesano.