Bardhyl Adem Selimi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bardhyl Selimi)
Bardhyl Adem Selimi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1945 (1945-08-25) (78-jaraĝa)
en Kosovo
Lingvoj Esperantoalbana
Ŝtataneco Albanio
Okupo
Okupo esperantisto • matematikisto • tradukisto
vdr

Bardhyl Adem Selimi (la 25-an de aŭgusto 1945 en Kosovo) estas albana esperantisto. Ekde la jaro 1946 li loĝas en Tirana. En 1967 li finstudis pri matematiko en Tirana Universitato. Li instruis matematikon 40 jarojn en la diversaj cikloj de la eduksistemo de Albanio. Li estas edziĝinta, havas du filojn. Multajn jarojn li estis estrarano kaj sekretario de Albana Esperanto-Instituto, estis kunlaborinto de PIV kaj krome estas konstanta redaktora kunlaboranto de la revuo Monato. En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio (UEA).[1]

Artikoloj kaj aliaj verkaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]