Bardstown (Kentukio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tribunalo de la kantono, en Bardstown.
Mapo

Bardstown estas urbo de la kantono Nelson en Kentukio (Usono). Ĝi havis 10 374 loĝantojn laŭ la usona censo de 2000. Ĝi estas la ĉefurbo de la kantono.

Bardstown ricevis sian nomon omaĝe al David Bard, kiu akiris la terenon de la urbo el la guberniestro de Virginio.