Barejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
مملكة البحرين
Mamlakat al-Bahrayn
Reĝlando de Barejno
Flago de Barejno
(Detaloj)
Blazono de Barejno
(Detaloj)
Nacia himno: بحريننا
Nia Barejno
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Manamo
Oficiala(j) lingvo(j) araba
angla
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo
 % de akvo
750 km²
0%
Loĝantaro 1 046 814 (2007)
Loĝdenso 1 454/km²
Loĝantoj Barejnanoj
Horzono UTC+3
Interreta domajno .bh
Landokodo BH
Telefona kodo 973
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Reĝo Hamad bin Isa Al Ĥalifa
Ĉefministro Ĥalifa bin Salman Al Ĥalifa
Nacia tago 16-a de decembro
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 16-a de decembro 1971
Ekonomio
Valuto dinaro (BHD)
MEP laŭ 2007
– suma $ 24,373 mlrd
– pokapa $ 31 898
v  d  r
Information icon.svg

La Reĝlando de Barejno (araba lingvo: مملكة البحرين, Mamlakat al-Bahrayn) estas insularo en la Persa Golfo en Sudokcidenta Azio, apud Saŭda Arabio kaj Kataro. Estas la plej malgranda araba lando. Ĝi estas fomata de kvin insuloj, el kiuj la plej granda estas Barejno, ankaŭ posedas inter 25 kaj 28 insuletojn. La nomo de la lando en la araba Mamlakat al-Bahrayn, laŭlitere signifas «regno de la du maroj».

Historio[redakti | redakti fonton]

Barejno estis loĝita ekde la prahistorio. Ĝia strategia pozicio en la Persa Golfo konvertis ĝin en kontrolo de la asiroj, babilonoj, grekoj, persoj kaj finfine de la araboj, pro kio la insulo islamiĝis. Barejno estis konata en antikvaj tempoj kiel Dilmun, Tilos (nomata de la grekoj), Aŭal aŭ Miŝmahig kiam ĝi estis membro de la Persa Imperio.

En la komenco la insulo estis rifuĝejo de la garmataj muzulmanoj, okupita de Portugalio en 1507. En la periodo de 1602 ĝis 1783 transiris al la dependenco de Persio kiel teritorio kun porokaza registaro. En 1783 estis regata de la araba dinastio de la familio al Ĥalifa kiel sendependa ŝejklando disde Persio. Pro la intencoj de Persio rekapti la insuloj, submetiĝis en 1861 sub la brita protektorato, interŝanĝe de protektado kaj estis ratifita la Traktatojn de 1880, 1892 kaj 1913. Malgraŭ tio, Irano reklamis por si la regadon sur la arkipelagon, sed rezignis siajn intencojn en 1970 kaj en 1980.

En 1932 komenciĝis la elfosado de nafto en la regiono. En la 1950-aj jaroj naciismaj movadoj naskiĝis kiuj postulis la sendependiĝon.

En 1968 Barejno integriĝis en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, sed disiĝis de la organizo post tri jaroj kiam ĝi sendependiĝis de Britio kun kiu ĝi subskribis amikec-traktaton. La dinastio de al Ĥalifa estas la ŝtatkapo kaj la ŝejko ricevas la titolon de emiro.

En junio 1973 estis promulgata nova konstitucio kiu elektigis la unuan demokratian parlamenton elektita per universala balotrajto en decembro. Sed, post konflikto inter la asembleo kaj la Emiro Isa bin Salman Al Ĥalifa ĝi ĝuste post unu jaro, estis nuligita la nacia asembleo. La konstitucio estis forigita kaj ĉiuj povoj estis prenitaj de la emiro Isa bin Salman Al Ĥalifa.

La irana revolucio iniciatinta en 1979 eĥis en la lando dum la 80-aj jaroj pro la efekto de sunaisma povo sur loĝantaro plimulte ŝijaista, kiel konsekvenco de tiu fakto, en 1981 estis klandestine kreata la Fronto por Nacia Liberigo kaj Irano denove reklamis kelkajn insulojn de la emirlando. Barejno subskribis defendakordon kun Saŭda Arabio kaj aniĝis en la Konsilio por Kunlaborado en la Gofo. En 1983 estis permesata la formado de parasindikata organizo de la Laboristoj de la Petrolo.

En la jardeko 1990 kreskis la premon pro politikaj reformoj, per protestoj dum 1994 kaj 1995, la registaro en 1996 arestis 29 personojn akuzitaj je konspirado por malvenkigi la monarĥion kaj starigi islaman respublikon, Irano estis akuzita pro tiu konspiraĵo.

En 1999 la emiro Isa bin Salman al Ĥalifa forpasis kaj lia filo Hamad bin Isa Al Ĥalifa heredis la tronon, permesante la demokratian transiron en la lando. En 2002 la emiro entroniĝis.

En 2004 okazis en Barejno la unua kurado de Formulo 1 en la konkursejo Bahrain International Circuit.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Barejno estas hereda monarkio sub la regado de la familio Al Ĥalifa. La reĝo estas la ŝtatestro kaj la ĉefministo estas la estro de la registaro. Ambaŭ postenoj estas okupataj de la familio Al Ĥalifa, kun la reĝo Hamad bin Isa Al Ĥalifa kaj la ĉefministo, lia onklo Ĥalifa bin Salman Al Ĥalifa. Ili regas sub la konsilado de siaj ministroj. La jura sistemo estas relative sendependa de la registaro kaj baziĝas sur diversaj leĝofontoj, inkluzive de la sunaistaj kaj ŝijaistaj islamaj leĝoj. La nova reĝo laboras por pliigi la civitajn rajtojn kaj demokratiajn reformojn.

Politika-administra organizado[redakti | redakti fonton]

Barejno dividiĝas en kvin gubernioj.
  1. Ĉefurbo
  2. Centro
  3. Muharak
  4. Nordo
  5. Sudo
Gubernioj de Barejno

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Barejno

Barejno estas emirlando ĉe la orienta marbordo de la araba duoninsulo, en la Persa Golfo situanta inter la paraleloj 25º 32" kaj 26º 20" norda latitudo kaj la meridianoj 50º 20" kaj 50º 50" orienta longitudo.

Ĝi estas arkipelago el 33 insuloj el kiuj la ĉefaj estas: la insulo Barejno, kie troviĝas la ĉefurbo, Manamo, kun areo de 48 km de nordo ĝis sudo kaj 16 km de oriento ĝis okcidento konsistigante la 85% de la tuta areo de la ŝtato; kaj la proksima insulo Muharak (18 km²) kunligita al la antaŭa insulo per ŝoseo levita ondrompilo antaŭ Manamo.

Barejno ne havas gravan montaron escepte de Jabal ad-DuĥanFummonto (pro ĝia aspekto dum la varmaj ka humidaj tagoj). Tiu ĉi pinto estas la plej supra altaĵo de la arkipelago kun 137 m kaj situas en la centro de la insulo Barejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Barejno baziĝas sur la nafto. En 1932 komenciĝis la elfosado de la unua el la putoj de la regiono, kiuj kvankam ili havis modestan grandon, post tempo igis la jaran produktadon tre alta, kio permesis la modernigon de la ŝtato.

Malgraŭ tio, ekzistas gravaj rezervoj de natura gaso (180.000 milionoj m³) kaj aliaj industriaj aktivecoj: naftorafinado; aluminifandado (120.000 t/jare) kiu importas la mineralon baŭksito el transmaro kaj cementfabriko.

Rilate al aliaj ekonomiaj aktivecoj, la serv-sektoro ĉiufoje multe pli gravas en la ekonomio de la arkipelago, pro la internacia financa centro kiu estas Barejno. Ĝi estas la sidejo de multaj bankoj, hvas "neŭtralan zonon" kaj disvolvigis gravan havenan infrastrukturon kaj komunikadon tra ŝoseoj.

Malgraŭ ĉio, la meza enspezo estas la plej malalta el ĉiuj malgrandaj nafto-ŝtatoj ĉe la Persa Golfo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo inter 1961 kaj 2003 laŭ la FAO, 2005).

En la jaro 2007, Barejno havis 708.500 loĝantojn. La 62.4% naskiĝis en tiu ĉi lando kaj la restanta 37.6% estas elmigrantoj ĉefe afrikanoj kaj azianoj. La oficiala lingvo estas la araba. La vivatendo ĉe naskiĝo estas 74 jaroj. La 89.1% de la loĝantaro estas alfabetigita. La mezumo de filoj po virino estas 2.57.

La oficala religio de Barejno estas islamismo, kun loĝantaro ĉefe kunmetita el ŝjaistoj kaj sunaistoj sed ekzistas malgrandaj komunumoj de judoj, kristanoj kaj bahaanoj. Multaj barejnanoj estas araboj kvankam kelkaj triboj estas persdevenaj ("Bahaareyneh-gaan").

La nuntempaj komunumoj povas esti klasifitaj kiel la Al Ĥalifa, arabaj triboj aliancita al la familio Al-Ĥalifa, la Baharnah (ŝiajistaj araboj), la Howilla (sunaistaj araboj de Persio), sunaistaj araboj (de Arabio), Ajam (ŝijaistaj persoj), hindoj kiuj estis alportita al Barejno dum la petrol-epoko (nomataj Banyan) kaj malgranda juda komunumo, inter aliaj grupoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Manamo, ĉefurbo de Barejno

Kelkfoje Barejno estas priskribata kiel "malferma Meza Oriento": lando kiu miksas infrastrukturon de ekstrema moderneco kun definitiva persa identeco, sed ĝia riĉeco ne estas nur reflekso de la grandeco de ĝia nafta riĉeco, sed kuniĝas al la ekonomia interŝanĝo kun Saŭd-Arabio kaj la kreado de aŭtoktona mezklasa loĝantaro. Tiu ĉi diferencigaĵo kaj unikaĵo en la Persa Golfo signifas ke Barejno estas multe pli liberala ol ĝiaj najbaroj. Islamo estas la plimulta religio 65/70 ŝijaistoj kaj 15% sunaistoj), sed ankaŭ ekzistas malgrandaj komunumoj de malsamaj religioj, (10% katolikoj kaj ĉ. 40 judoj). La barejnanoj rimarkindas pro sia toleremo, kio ebligas vidi moskeojn kaj du kristanajn preĝejojn (Barejno estis la unua ŝtato en la Persa Golfo kiu permesis la konstruadon de katolika templo en sia teritorio dum Kristnasko 1939, kaj en 2009 la reĝo donacis terenon por konstruado de dua preĝejo), juda sinagogo (Irak-devenaj, lando kie ekzistis ampleksa juda komunumo ĝis la fondiĝo de la Israela Ŝtato, kelkaj judoj translokiĝis al Barejno komence de la 20a jarcento kune kun aliaj familioj el Bagdado, fondante komunumon de pli ol 1.500 personojn. Plejparto el ili poste translokiĝis al Israelo kaj nur ĉ. 40 judoj restas kiuj povas praktiki sian religion tute libere kaj eĉ posedas propran sinagogon kaj tombejon, kvankam ili ne povas vojaĝi al Israelo ĉar Barejno ne havas oficialajn rilatojn kun ĝi) ekzistas hindaj temploj kaj aliaj...

Barejno estas la araba lando kiu plej eldonas librojn, kun 132 titoloj eldonitaj en 2005 por 700.000-a loĝantaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]