Barierokuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barierokuro
sporta fako
track sport • kurado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
400-metra barierkuro de virinoj
teknikoj

Barierkuro estas sporta fako de atletiko, parenca al obstaklokuro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Barierokuro estas atletika fako, dum kiu oni devas trakuri barierojn kun difinitaj altoj kaj lokigitaj je difinita interdistanco. Tio influas la kuran ritmon, oni ne povas kuri regule laŭ la sama ritmo.

Dum konkursoj, ekzistas du tipoj de barierokuro: mallonga (je 100 aŭ 110 m) kaj longa barierokuro (400m). Oni devas dum la kurdistanco superi dek barierojn.

  • La 110-metra barierokuro okazas ĉe la viroj kun barieralto de 106,68 cm, ankaŭ en dekatlono
  • La 100-metra barierokuro okazas ĉe la virinoj kun barieralto de 83,82 cm, ankaŭ en heptatlono
  • La 400-metra barierokuro okazas ĉe la viroj kun barieralto de 91,44 cm
  • La 400-metra barierokuro okazas ĉe la virinoj kun barieralto de 76,20 cm

Ĉe junularaj konkursoj ekzistas pli malaltaj barieroj.