Barilrifo (Belizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La barilrifo en la Kariba Maro

La Barilrifo de Belizo (angle: Cayes of Belize) estas aro de koralaj insuloj situanta antaŭ Belizo en la Kariba Maro ĉe la Golfo de Honduro.

Ĝi estas la dua plej granda barilrifo post tiu de la granda barilrifo en Aŭstralio.

Geografio

Belizo kaj la barilrifo vidita de satelito

La barilrifo de Belizo konsistas el la koralaj insuloj Ambergris, Caulker, Hicks, Glover, Lighthouse, Mauger, South Water, Saint George kaj Turneffe. Ili estas partoj de Belize Distrikto kaj de Corozal Distrikto. Ili estas la plej ĉefa turisma vojaĝcelo en Belizo. La rifo Glover enhavas maran naturprotektejon.

Filatelio

En 1984 kaj 1985, la barilrifo de Belizo eldonis kelkajn poŝtmarkojn por filatelistoj. Belizo kaj la UPU ne agnoskis tiujn poŝtmarkojn, sed pro bonvolemo kelkaj sukcesis cirkuli.

Eksteraj ligiloj

greke Poŝtmarkoj de la Barilrifo de Belizo