Rotŝilda ĝirafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baringo-ĝirafo)
Rotŝildaj ĝirafoj ĉe la Nacia Parko Lago Nakuru en Kenjo
Rotŝildaj ĝirafoj ĉe la Nacia Parko Murĉisonaj Akvofaloj en Ugando
Giraffa camelopardalis subspecies map.jpg
Giraffa camelopardalis subspecies map

La Rotŝilda ĝirafo (Giraffa camelopardalis rothschildi)[1] estas unu el plej endanĝerita subspecio de ĝirafo, kun nur kelkaj centoj da membroj en naturo.[2] Ĝi estas nomita laŭ la fondinto de la Tringa Naturhistoria Muzeu, nome Lionel Walter Rothschild,[3] kaj estas konata ankaŭ kiel Baringo-ĝirafo, laŭ la areo ĉe la lago Baringo de Kenjo,[4] aŭ kiel Uganda ĝirafo. Ĉiuj el tiuj kiu loĝas en la naturo estas en protektitaj areoj en Kenjo kaj Ugando.[2] En 2007, la Rotŝilda ĝirafo estis proponita kiel fakta aparta specio el aliaj ĝirafoj kaj ne plu kiel ĝirafa subspecio.[2]

Dum ĝirafoj en ĝeneralo estas klasitaj kiel Malplej Zorgiga, la Rotŝilda ĝirafo estas je partikulara risko de hibridado, ĉar la populacio estas limigita en nombroj. Oni povas vidi la Rotŝildan ĝirafon nature en malmultaj lokoj, kaj elstaraj punktoj ĉe la Nacia Parko Lago Nakuru en Kenjo[5] kaj ĉe ĉe la Nacia Parko Murĉisonaj Akvofaloj[6] en norda Ugando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MSW3, 14200479.
  2. 2,0 2,1 2,2 "Not one but 'six giraffe species'", BBC News Online, 2007-12-21. Kontrolita 2007-12-27.
  3. Reed, Christopher, "Obituary - Betty Leslie-Melville", The Guardian, 2005-10-11. Kontrolita 2007-04-19.
  4. Eric O. Odada Lake Baringo. Arkivita el la originalo je 2011-06-05. Alirita 2010-03-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-05. Alirita 2014-09-24.
  5. Lake Nakuru National Park. UNESCO. Alirita 2010-03-07.
  6. National Parks & Safaris. Uganda Tourist Board. Arkivita el la originalo je 2007-02-10. Alirita 2007-05-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-10. Alirita 2014-09-24.