Barito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
travidebla baritkristaloj el Cerro Warihuyn, Miraflores, Provinco Huamalíes, Huánuco, Peruo

Barito kaj sia kemia nomo baria sulfato estas ofta mineralo el la mineralklaso de la „sulfatoj" kaj similaj. Ĝi estas ortoromba baria sulfato, aparte densa (komunuza nomo: peza spato), blanka aŭ flaveta, pli malofte bruneta, ruĝeta aŭ blueta, uzata en industrio kaj radiografio.

Ĝi kristaliĝas kun la kemia konsisto Ba[SO4]. Bario ankaŭ povas anstataŭita de stroncio (celestito).

La sulfata aŭ kaŭstika barito estas barita akvo (solvaĵo de Ba[SO4] en akvo); estas ankaŭ barita papero (papero, ŝmirita per tavolo da baria sulfato kaj uzata por specialaj laboroj fotografaj aŭ en presarto); pro opakeco al X-radioj barito 2 estas uzata kiel kontrastanto en digesta radiologio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]