Barker-levilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Barker-levilo; G = kontraŭpezo

La Barker-levilo (ankaŭ nomita Barker-maŝino) estas pneŭmatika relajso ene de la traktilaro, kiu estas uzata je la orgenkonstruo.

Ĝenerale des pli grandaj fortoj efikas sur mekanika traktilaro kaj do sur la klavon, ju pli grande estas la orgeno. Por povi ludi ankaŭ grandajn orgenoj, oni evoluigis diversajn ilojn, kiuj malpliigas la premon, kiun la ludanto influas sur la klavon. La angla ogrenfaristo Charles Spackman Barker (18071879) evoluigis en 1832 sian „pneŭmatikan maŝinon“, poste nomata Barker-levilo, kiun kiel unua orgenfaristo enmetis Cavaillé-Coll en siajn verkojn.

Dum la ludado la klavarpremo ne rekte malfermas la tubovalvon, sed valvon en kroma ventokesto, la t.n. ludventokesto. La per tio elfluanta aero plenblovas malgrandan laborbalgon, kiu sekve tiras la tontraktilon. La avantaĝo de malpli granda prempunkto tamen sekvigas, ke la tono eksonas kun ioma prokrasto. Krome en komparo kun aliaj ludhelpiloj k.e. la antaŭvalvo perdiĝas la rekta ligo inter klavo kaj valvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]