Barlaamo kaj Josafato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barlaamo kaj Josafato
duopo • legendo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo rutena lingvo
Eldonado
Ĝenro noveleto
vdr

Barlaamo kaj Josafato estas kristanigita versio de la historio de Sidarto Gotamo, fondinto de Budhismo. Mezepoke, ili estis traktitaj kiel kristanaj sanktuloj, enirante la ortodoksisman kalendaron je la 26a de aŭgusto, kaj la romian martirologion en la okcidenta eklezio kiel "Barlaamo kaj Josafato" je la 27a de novembro.

Sankta Josafato predikas.

Laŭ legendo Reĝo Aveniero de Barato persekutis la kristanan eklezion, kiun Sankta Tomaso fondis en sia regno. Kiam astrologoj antaŭdiris, ke lia filo iam fariĝos kristano, li izolitigis junan Princon Josafaton. Malgraŭ la mallibereco, Josafato renkontis la ermiton, Sankta Barlaamo, kaj konvertiĝis al kristanismo. Josafato tenis sian kredon eĉ kontraŭ la kolero kaj persvado de sia patro. Finfine, Aveniero konvertiĝis, donis sian tronon al Josafato, kaj iris al la dezerto por fariĝi ermito. Josafato mem abdikis kaj eniris solecon kun sia malnova instruisto Barlaamo.