Barney Bigard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
De maldekstre: Jack Teagarden, Sandy DeSantis, Velma Middleton, Fraser MacPherson, Cozy Cole, Arvell Shaw, Earl Hines, Barney Bigard. En Palomar Supper Club la 17-an de marto 1951.

Barney Bigard, vere Leonard Albany Bigard, (naskiĝis la 3-an de marto 1906 je Nov-Orleano en Luiziano; mortis la 27-an de junio 1980 je Culverurbo en Kalifornio[1]) estis usona ĵaza klarnetisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Bigard devenis el kreola familio kaj pluraj el liaj parencoj muzikis; liaj kuzoj estis trumpetisto Natty Dominique kaj violonisto Armand J. Piron. Unuajn klarnetlecionojn li ricevis de Lorenzo Tio, unu el la plej gravaj klarnetistoj de la fruaj jaroj de novorleana ĵazo. Kiel dekkelkjarulo li jam ludis en la fama kabaredo „Tom Anderson’s“, en kiu aro da ĉefaj nigrulaj ĵazmuzikistoj prezentis dum la paliĝantaj tagoj de la novorleana amuzkvartalo Storyville. Kiel klarnetisto kaj tenorsaksofonisto li muzikis en 1922 ĉe Albert Nicholas. Laborinte mallonge ĉe Octave Gaspard, Amos White kaj Luis Russell, li revenis al Nicholas, ironte kun li en 1924 al Ĉikago.

En 1925 Bigard ricevis tie laboron ĉe King Oliver, kiu prezentis en Plantation Cafe. Post kelkaj interstacioj – i.a. en la bando de Luis Russell, kiu muzikis en la mita harlema ejo „The Nest“ – li transiris januaron de 1928 en la orkestron de Duke Ellington. Dum la 14 jaroj de sia aneco al ĉi tiu ensemblo li mondfamiĝis kaj kontribuis per sia klarineta ludmaniero esence al la tipa stilo de la Orkestro Duke Ellington. Titoloj kiel „Mood Indigo“, kiun li verkis kune kun Mitchell Parish, devenas de li, kvankam tio ne estas notita sur la sondiskoj. Ankaŭ la simplan bazan motivon, sur kiu strukturiĝas la „C Jam Blues“ de Ellingtons el la jaro 1942, oni atribuas al li. En 1937 la versio de „Caravan“, surdiskigita je lia nomo, eniris la furoraĵo-ranglistojn.

Fine de 1940 li kunmuzikis je la mita koncerto je Fargo, en Norda Dakoto. En 1942, post sia eksiĝo el la orkestro de Ellington, li transloĝiĝis al Los-Anĝeleso kaj laboris parte kun propra bando, kun kiu li akompanis kantistinon Etta Jones je ŝiaj sonregistradoj por diskeldonejo Black & White Records. Ekde meze de la 1940-aj jaroj li ĉiam denove ludis kun Kid Ory, por sekvatempe kunmuziki en la diversaj ĉiustelularoj de Louis Armstrong. En 1955 li forlasis la ensemblon de Armstrong, por sekvatempe ankoraŭ foje prezenti kun aliaj ĵazmuzikistoj kaj surdiskigi. En 1958/59 li direktis kune kun Cozy Cole bandon, kun kiu li prezentis i.a. en Lasvegaso. En 1961 li revenis por mallonga tempo al Armstrong; ekde 1962 Bigard retiriĝis en privatecon, prezentis tamen laŭokaze kun Earl Hines, Muggsy Spanier, Ben Pollack kaj Rex Stewart. En 1971 li koncertaris kun Art Hodes, Wild Bill Davison kaj Eddie Condon ĉe altlernejoj. Meze de la 1970 jaroj li gastis i.a. ĉe la festivaloj de Peskaro, Sankta Sebastiano (Donostio), Bordozo kaj tiu de Newport, lastan fojon je la ĵazfestivalo je Nico en 1979.

En 1986 aperis lia membiografio With Louis and the Duke.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. mortodato laŭ Bohländer k.a. Reclams Jazzführer 1989, Allmusic Guide