Barney Kessel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Barney Kessel dum prezentado kun volbita elektra gitaro

Barney Kessel (* 17-an de oktobro 1923 en Muskogee, Oklahomo; † 6-an de majo 2004 en San-Diego, Kalifornio[1]) estis usona ĵaz-gitaristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La kariero de Barney Kessel komencis je la aĝo de 14 jaroj en lia naskiĝloko Muskogee. Tie li ludis kiel ununura blankulo en svingobando. Sian unuan laboron li havis en 1942 en Los-Anĝeleso, kien li poste transloĝiĝis: li ludis en la orkestro de la komikisto Chico Marx. En 1944/45 li laboris en la bando de Charlie Barnet, en 1945 ĉe Artie Shaw. Kun muzikistoj el la bando de Shaw, ekz. Dodo Marmarosa kaj Herbie Steward, ekestis unuaj sonregistraĵoj sub propra nomo. Poste li ludis kune kun Charlie Parker, Benny Goodman, Lester Young, Billie Holiday kaj en la triopo de Oscar Peterson en 1952/53. Barney Kessel estas rigardata kiel stampa gitaristo de la moderna ĵazo de la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. Sian ĉefan laboron li tamen trovis en la studioj de Holivudo kiel ofte demandata sonregistro-muzikisto, precipe por televido kaj kinofilmo.

Krome Kessel kunlaboris je multaj surdiskigoj ekz. kun Red Norvo, Roy Eldridge, Harry Sweets Edison, Ben Webster, Stuff Smith, Woody Herman kaj Buddy DeFranco. Ekde 1953 li publikigis aron da sondiskoj; el tiuj parte elstaras tiuj de la triopo Poll-Winner kun basisto Ray Brown kaj frapinstrumentisto Shelly Manne, ekestintaj inter 1957 ĝis 1959. Fine de la 1960-aj jaroj Kessel rezignis sian studiolaboron kaj surdiskigis kun Bobby Hutcherson kaj Elvin Jones la programecan Feelin’ Free (1969). Kiel liberprofesia muzikisto li ludis duope kun Herb Ellis samkiel triope kun Charlie Byrd. krome li publikigis la instrulibron The Guitar kaj aliajn muzikinstruajn librojn kaj estris kursojn tutmonde. Lia plej konata kurso estis The Effective Guitarist.

Kessel ne plu povis prezenti post apopleksio en la jaro 1992. Li mortis pro cerbotumoro.

Apogiĝe sur la stilo de Charlie Parker Barney Kessel novigis la manieron de ĵaza gitarludo. Li apartenas al la unuaj gitaristoj, kiuj ludis sur ĉi tiu instrumento la ĵazstilon bibopo. Kessel apartenas ankaŭ al aro da ĵazgitaristoj, kiuj ludis laŭ la tradicio de Charlie Christian, ekz. Tiny Grimes, Oscar Moore, Irving Ashby kaj Chuck Wayne.[2] Kiel ankaŭ Jimmy Raney li evoluigis ties novigojn al propra stilo, en kiun li ĉefe enigis la akordan ludon de Christian (Attila Zoller).[3]

Muzikinstrumento-produktisto Gibson Guitar Corporation dediĉis al Kessel en la jaro 1961 apartan Signature-gitarmodelon. Gibson Barney Kessel Custom, volbita elektra gitaro kun duobla kavaĵo, estis konstruita ĝis 1970.[4] Tri pluaj Signature-modeloj jam antaŭe en la jaro 1957 estis dediĉitaj al Barney fare de gitarfaristo Kay Guitars; la produktvarba kontrakto tamen daŭris nur ĝis 1960.[5]

Diskografio (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vol. 1: Easy Like (Contemporary Records, 1953/1955)
  • Vol. 2: Kessel Plays Standards (Contemporary Records, 1954/1955)
  • Vol. 3: To Swing or Not to Swing (Contemporary Records, 1955) kun Sweets Edison, Georgie Auld, Jimmy Rowles
  • The Tatum Group Masterpieces Vol. 5 (Pablo, 1955)
  • Music to Listen to Barney Kessel by (Contemporary Records, 1956)
  • The Poll Winners (Contemporary Records, 1957) kun Shelly Manne, Ray Brown
  • Let’s Cook! (Contemporary Records, 1957)
  • The Poll Winners Ride Again (Contemporary Records, 1958) kun Shelly Manne, Ray Brown
  • Kessel plays Carmen (Contemporary Records, 1958)
  • The Poll Winners Three! (Contemporary Records, 1959) kun Shelly Manne, Ray Brown
  • Some Like It Hot (Contemporary Records, 1959) kun Art Pepper
  • The Poll Winners - Exploring the Scene! (Contemporary Records, 1960) kun Shelly Manne, Ray Brown
  • Barney Kessel’s Swingin’ Party at Contemporary (Contemporary Records, 1960)
  • Workin’ Out with the Barney Kessel Quartet (Contemporary Records, 1961)
  • Barney Kessel Trio Live in Los Angeles at P.J.’s Club (koncertregistraĵo de 1965 ĝis 1973, Gambit Records)
  • Feeling Free (Contemporary Records, 1969) kun Bobby Hutcherson, Elvin Jones
  • The Poll Winners – Straight Ahead (Contemporary Records, 1957) kun Shelly Manne, Ray Brown
  • Solo (Concord Records, 1981)
  • Spontaneous Combustion (Contemporary Records, 1987) kun Monty Alexander Trio
  • Red Hot and Blues (Contemporary Records, 1988) kun Bobby Hutcherson, Kenny Barron, Rufus Reid, Ben Riley

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo en The Times
  2. Komparu Berendt/Huesmann: Das Jazzbuch, S. 395
  3. Citite laŭ Kunzler: Jazzlexikon, S. 620
  4. George Gruhn & Walter Carter: Elektrische Gitarren und Bässe, p. 77. Presse Projekt Verlag, Bergkirchen 1999. ISBN 3-932275-04-7
  5. Tony Bacon, Dave Hunter: Totally Guitar – the definitive Guide (anglalinva),
    Gitarrenenzyklopädie, p. 502 ff. Backbeat Books, London 2004. ISBN 1-871547-81-4