Baroka pentrarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baroka Pentrado)

Baroko estas kultura movado inter 16-a kaj 18-a jarcentoj, kiu en historio pri arto sekvas Renesancon. Pli precize, baroko situas inter manierismo kaj rokoko, kiam Kontraŭreformacio de katolikismo reagis al la novaj kulturaj movadoj, kiuj produktis Reformacion kaj novan sciencon.

La termino baroko, el la itala lingvo, origine signifis "stranga, ekstravaganca", kaj verŝajne devenas de la portugala vorto barroco, kiu signifis "neperfekta perlo".

Krom pro sia arkitekturo, muziko kaj literaturo, la epoko aparte konatas pro sia stilo de skulptado kaj de baroka pentrado.

Iuj famaj reprezentantoj de baroka pentrado, prezentataj en vikipediaj artikoloj, estas:

Adam Elsheimer - Agostino Carracci - Alonso Cano - Annibale Carracci - Antoon van Dyck - Bartolomé Esteban Murillo - Caravaggio - Charles Le Brun - David Teniers - Diego Velázquez - Francisco de Zurbarán - Frans Hals - Frans Snyders - Georges de La Tour - Gerrit van Honthorst - Govaert Flinck - Jacob Jordaens - Jan Vermeer - John Michael Wright - Josefa de Óbidos - Nicolas Poussin - Pierre Mignard - Rembrandt Harmenszoon van Rijn - Samuel Cooper - Vincenzo Carducci

Jen elekto de kvin diversaŭtoraj ekzemplaj pentraĵoj, priskribataj en apartaj vikipediaj artikoloj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]