Baroka violono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BAROKA VIOLONO
Baroka violono
Baroka violono
Klasifiko Kordinstrumento
Ton-amplekso
Parencaj instrumentoj *Gambovjolo
vdr

La Baroka violono estas kordinstrumento baroka el kiu disvolviĝis la violono moderna. Kiel la violono moderna, oni ludas la violonon barokan tirante arĉon trans la kordojn kaj ŝangas la tonalton fingrante la kordojn kontraŭ la kolo. La diferencoj inter la barokaj kaj modernaj violonoj inkludas: pli malgrandan basostangon, ponton kiu estas pli maldika ĉe la bazo kaj pli dika ĉe la supro, pli mallongan fingrotabulon, pli dikan kolon kaj foreston de agordiloj fajnaj. Krome, malsimile ol la arĉo moderna, la arĉo baroka estas aŭ rekta aŭ konvekse kurba. Ĝia ekstremaĵo formas rimarkindan pinton. Violonoj barokaj havas kordojn katgutajn. Kutime la ludistoj ne uzas metonapogilon kaj tenas la violonon preskaŭ paralele al la tero. Intereso pri barokaj violonoj kreskas ĉar pli kaj pli ludistoj volas ludi muzikon barokan kun muzikiloj de la epoko.