Barquisimeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Barquisimeto [barkisimEto] estas metropolo kaj universitata urbo en Venezuelo, kie estas ĉefurbo de subŝtato Lara kaj oni konas la urbon kiel muzika ĉefurbo de Venezuelo.

Flago de Barquisimeto
Blazono de Barquisimeto


Bazaj informoj

Geografio

Barquisimeto situas laŭ rivero sur altebenaĵo, en centra parto de la lando. Karakaso troviĝas je 363 km-oj.

Historio

Barquisimeto fondiĝis en 1552, tiam nomata "Nueva Segovia de Barquisimeto". La laboristaro okupiĝas pri nutraĵa industrio, plastoj, teksaĵoj, papero, kaj aŭtoj.

Klimato

Barquisimeto havas subtropikan klimaton. Jare pluvas po 544 mm. La averaĝa temperaturo estas tage 30 ° C, dumnokte 19 ° C.

Vidindaĵoj

Trafiko

Barquisimeto havas flughavenon. Fervojo trafikas al la marbordo. En la urbo tramoj, trolebusoj, aŭtobusoj kaj aŭtobusetoj liveras la pasaĝerojn.

Ĝemelurboj