Barrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la vilaĝo.

Barrado estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas barradeños. La censita populacio en 2008 konsistis el 482 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Barrado printempe

Barrado situas en la norda parto de Ekstremaduro en la oriento de la komarkodistrikto Valo de Jerte kaj inter tiu kaj La Vera, je altitudo de 796 m; je 108 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 171 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed nur 24 de Plasencia, plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 21,29 km². Ĝi limas kun la municipoj de Arroyomolinos de la Vera, Gargüera de la Vera, Casas del Castañar kaj Cabrero. Ties akvoj alfluas al la Rivero Tiétar.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Barrado situas sur deklivoj de la suda flanko de la sierra de Gredos, precize en la sierra de San Bernabé, kiu siavice apartenas al la sierra de Tormantos.

La municipa teritorio havas surfacon de 21,29 km² kun grandaj deklivoj, kiu varias el 657 m de altitudo ĉe Gargüera ĝis 1115 m de la monteto de la Porrilla kaj 1113 m de Fuentemoral. La deklivo descendas laŭgrade el nordo suden.

Hidrografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

La hidrografian reton kunformas kelkaj kanjonoj kiel la Garganta del Obispo kaj rojoj kiel tiuj de Caños kaj Gargoleznas, ĉiuj apartenantaj al la baseno de la rivero Tiétar, kiuj survoje descenda formas etajn valojn, el kiuj la plej granda estas tiu de la Garganta del Obispo.

La grundoj baziĝas fundamente sur granito de la Paleozoiko de mineralogia kompomo sufiĉe uniforma, sed de varia teksturo. Ili estas ĝenerale granodioritoj kaj kvarzomonzonitoj leŭkokrataj, ofte porfiroidoj de bluaj nuancoj kiam estas freŝaj.

Klimatologio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la valo de la Garganta del Obispo

Pro la altitudo de Barrado kaj la orografio de la tereno, ege montara, la vilaĝo ĝuas klimaton malpli varman kaj pli humidan ol la resto de la regiono. Ĝi estas fakte unu el la plej pluvaj punktoj de Ekstremaduro. La temperaturoj estas mildaj kun freŝaj someroj kaj vintroj en tro akraj. La pluvo estas tre abunda kaj varias inter 800 kaj 1500 mm, plej oftaj inter la monatoj de oktobro al majo. La temperaturo averaĝa de la minimumaj varias inter 1-3°C vintre kaj 15-20°C somere.

Observatorio de Barrado[1]
1971-2000 Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Jaro
Averaĝa maksimuma temperaturo (°C) 10 11 14 17 19 25 30 29 27 20 14 10 19
Averaĝa minimuma temperaturo (°C) 2 3 5 7 9 14 17 17 14 9 6 2 9
Pluvo (mm) 159 158 160 97 108 46 10 11 70 115 161 146 1245


Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La hegemoniaj specioj estas roble melojo (Quercus pyrenaica) kiu formas densajn arbarojn kaj la ordinara kastaneo (Castanea sativa), kiu formas ankaŭ densajn arbarojn, destinitaj ĉefe al uzado por elproduktado de ligno. Estas ankaŭ multaj fraksenoj, poploj, ileksoj, frangoloj, salikoj, arbutoj, juniperoj, pinoj, celtidoj, figarboj, kratagoj, sovaĝaj pirarboj kaj pomarboj, sambukoj, sovaĝaj ĉerizarboj kaj alnoj, tiuj lastaj formantaj laŭriveraj arbaroj.

Pri makiso ĝi estas formata plejparte de rubusoj, cistoj, ruĝa lavendo, asparagujoj, genistoj, kaprifolioj, erikoj, timianoj, alaternoj, mirtoj, peonioj, sovaĝaj rozujoj ktp.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Populacio de Barrado (1877 – 2008)
1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2005 2006 2007 2008
619 520 587 613 629 708 748 873 915 937 828 660 583 524 507 495 502 482
Tipa domo de Barrado

Konstateblas ke kiel ĉe aliaj vilaĝoj de la regiono la populacio duoniĝis dum la dua duono de la 20a jarcento, kvankam ne nur dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiel ĉe la aliaj, ĉar ne nur pro elmigrado, sed ankaŭ pro maljuniĝo de la loĝantaro, kio malpliigas pli malrapide la totalan populacion.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo, ĉefe por produktado de ĉerizoj, kaj ankaŭ de olivarboj, kaŝtanoj kaj figoj kaj brutobredado, ĉefe bovoj kaj kaproj, sed tiuj lastaj malpliiĝantaj, krome ankaŭ porkoj sed nur por familia produktado. Nuntempe rura turismo, servoj kaj konstruado.

Historio[redakti | redakti fonton]

El Chorro, unu el la komunumaj lavejoj de la vilaĝo

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La valo kiun formas la Garganta del Obispo estis loĝata ekde antikveco, ĉar oni trovis setlejojn, tio estas kastroj de vettones. Tamen oni ne trovis la tipajn porkoskulptaĵojn de ili ene de la municipa teritorio. Estas ankaŭ romiaj restaĵoj, kiel tomboj kaj altaroj. Same aperis surardeza skribaĵo de la epoko de visigotoj, kiu parolas onin pri agrikulturaj kutimaroj, leĝoj, vilaĝoj kaj vojoj ankoraŭ ekzistantoj en la aktualo inter Tejeda del Tiétar kaj la valo de Jerte.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

En la aktuala formo Barrado naskiĝis kiel setlejoj de paŝtistoj, probable profitante antaŭan setlejon. Temis pri kapropaŝtistoj de Piornal kiu setlis tie definitive por profiti la paŝtejojn de tiuj etaj valoj.[2] En dokumentoj de la urbo de Plasencia, Barrado aperas menciita en la jaro 1464 kiel kvartalo kaj ties loĝantoj kiel anoj de Piornal, sed en la jaro 1494 oni parolas jam pri ĝi kiel sendependa komunumo, kun 55 anoj (impostopagantoj) tio estas ĉirkaŭa loĝantaro de 250 personoj tiam.[3]

Tiam oni limigis probable la municipan teritorion, disigante ĝin el tiuj de Gargüera kaj Piornal, ĉar la limoj inter ambaŭ municipoj estis nur centojn da metroj sude de la vilaĝo.

Oni reloĝigis ĝin per loĝantoj devenaj de Asturio, kaj ties asturia lingvaĵo lasis klaran spuron en la specifa lingvaĵo de la barradanoj, kun propraj vortoj, ne ekzistantaj en la najbaraj lokoj.

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

Ĝi akiris la titolon de Vilaĝo kaj de Senjorlando kaj jam la 12a de februaro de 1753 aperas ligita al Antonio Díaz de Vargas Coronel Tamayo y Rosa, ano de Badajoz. Tiu estas la ununura montara vilaĝo de la valo de Jerte kiu havas tiun distingon.[4]

Ĝi estis incendiita de la francoj dum la Milito de Sendependiĝo en 1809.[5]

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Ekde la restaŭro de la demokratio kaj ekde la unuaj liberaj municipaj balotadoj la Socialista Partio venkis ĉiam ĝis 2007 kiam okazis teknika remiso inter la du partioj kiuj prezentiĝis al la balotado, ĉar ili atingis saman nombron de voĉdonoj, kio estas ege malofta. Tio solviĝis laŭleĝe per lotado kion venkis la Partido Popular, kiu akiris la urbestrecon la unuan fojon.

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de San Sebastiano, vidaĵo de la turo
Preĝejo de San Sebastiano (interne)

Preĝejo de San Sebastiano[redakti | redakti fonton]

La ĉefa monumento de la vilaĝo estas la paroĥejo de San Sebastiano. Temas pri konstruaĵo de la epoko kaj stilo de romaniko, kun du pordoj aktuale, ĉar tria nuliĝis dum la 1960-aj jaroj kaj tie oni starigis baptujon. Elstara kupolo de duona oranĝo de la 18a jarcento, kaj la retablo de stilo de baroko ege ornamita kaj farita surlke de barradanoj nome la fratoj Inzera Velasco, kiuj faris aliajn multajn retablojn en la komarkoj de la valo de Jerte kaj de la Vera. La preĝejo havas kvadratan sonorilturon sufiĉe altan kaj finitan de kapiteo oktogona kaj piramida.

Nuestra Señora del Viso[redakti | redakti fonton]

Estas alia interesa katolika templo: la ermitejo de Santa María. Temas pri konstruaĵo de la 18a jarcento kun arkoj kaj navo dividita per arkoj, volbo kaj duonsfera kupolo; estas tre ornama retablo de baroko, de la 18a jarcento. Ĝi situas en belega kamparo je ĉirkaŭ 1,500 m de la vilaĝo.

Luces de la Memoria[redakti | redakti fonton]

En 2007 la municipo instalis en la placo Llano monumenton nomitan "Luces de la Memoria" (Memorlumoj) memore kaj omaĝa al tri vilaĝanoj mortigitaj dum la Hispana Enlanda Milito. Tiu monumento konsistas el monolito de nigra ardezo kun tri truoj omaĝe kaj al la tri mortigitaj kaj ak ĉiuj subpremitaj.

Ermitejo de Kristo del Humilladero[redakti | redakti fonton]

En la Altaĵo del Humilladero troviĝast tiu eta templo, kie adoriĝas la skulptaĵo de Kristo de la Venko. Temas pri kvadrata konstruaĵo kun ŝtonaj muroj kaj kupolo el brikoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Domingo Sánchez Loro, "Historias placentinas inéditas". Publikita en 1985 de la I.C. "El Brocense"
  • Fortaleza del Rey Morales, Miguel, Caracterización agroclimática de la provincia de Cáceres Ministerio de Agricultura, Pesca y Alimentación, Madrid 1986 I.S.B.N. 84-7479-441-2
  • Vicente Calle, Rafael. Cabezas Fernández, José. Escudero García, José Carlos. Estudio Termométrico de la Provincia de Cáceres, Universidad de Extremadura I.S.B.N. 84-7723-162-1
  • Vegas, Antonio. Diccionario Geográfico Universal. Madrid, En la Printejo de D. Joseph Doblado, 1795, 6 vols.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)

  • Oficialaj retejoj

Oficiala retejo de la municipo de Barrado

Barrado Asequible

Statistikoj de la Junta de Extremadura

  • Asocioj

Junularasocio

  • Gastejoj

[1]

La Almazara

El Callejón

Los Morales

La Aldea Juglar

  • Turismo

Priskribo de Barrado kun belegaj fotoj

Turismoficejo de la Valo de Jerte

  • Mapoj

Barrado en mapo

  • Kulturo

Grupo de rock Madera Oxidá

  • Aliaj

Artikolo pri Barrado

Kooperativaro de la Valo de Jerte

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historiaj registroj de la observatorio de Barrado (1971-2000) Datumoj de klimatologiaj ciferoj devenaj de la Instituto Nacional de Meteorología resume de la publikaĵo Guía resumida del clima en España 1971-2000.
  2. Fondintoj de Barrado
  3. Censo de Barrado kiel sendependa komunumo en 1498
  4. Barrado akiras la titolon de Villa de Señorío
  5. Registara gazeto de 7a de septembro de 1809