Barrie Lee Hall la pli juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barrie Lee Hall la pli juna
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1949 (1949-06-30)
en Mansfield
Morto 24-an de januaro 2011 (2011-01-24) (61-jaraĝa)
en Houston
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Teksas-Suda Universitato
Okupo
Okupo trumpetisto • bandestrodirigento • ĵazmuzikisto • komponisto
vdr

Barrie Lee HALL la pli juna (naskiĝis la 30-an de junio 1949 je Mansfield en Luiziano; mortis la 25-an de januaro 2011 je Houston en Teksaso[1]) estis usona trumpetisto, muzikaranĝisto kaj orkestrestro de ĵazo, kiu diskoniĝis pro sia kunlaboro en la malfrua Orkestro Duke Ellington.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Barrie Lee Hall lernis ĉe gimnazioj en Houston kaj Mansfield, kie li muzikis en lernejaj bandoj; postsekve li studis ĉe la Suda Universitato de Teksaso en Houston ludon de trumpeto kaj piano. Dum festivalo li renkontis en 1973 Djukon Ellington, kiu envenigis lin en sian orkestron. Post la morto de Ellington li estis solisto en la fantombando estrate de Mercer Ellington kaj kunverkis aron da muzikalbumoj, ekzemple la gremio-premiitan Digital Duke. Hall estis kunproduktisto de la albumo Music Is My Mistress (1989).

Post la morto de Mercer Ellington en 1996 li direktis unu jaron la Orkestron Duke Ellington. Post tio li foje plenumis ĉi tiun rolon anstataŭante Paŭlon Mercer Ellington. Krome li estis muzikestro de la eklezio Liberty Baptist Church en Houston. Pro sia proksimeco al nuntempa kaj tradicia gospelo li ankaŭ kunprezentis Sacred Concert de Ellington; en 2001 li direktis ĉi tiun prezentadon kune kun Orkestro Duke Ellington kaj 200-kapa ĥoro. Krom tio Hall laboris kiel bandegestro en Svisujo, instrumentis kaj aranĝis por variaj brodvejaĵoj kiel ekzemple Sophisticated Ladies, ĵazopero Queenie Pie kaj televidproduktaĵo The Duke Ellington Special, je kiu li prezentis duopaĵon de trumpeto-kantado en Creole Love Call kun operkantistino Kathleen Battle. Li krome aranĝis simfoniecan version de ĉi tiu elingtona klasikaĵo, laboris aranĝiste kaj gastsoliste por la dana radiobandego samkiel kun Alice Babs (Far Away Star, 1976), la bandego UMO kaj la finna radio-orkestro.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Sonregistraĵoj je lia propra nomo

  • Duke Ellington Small Band (2006)

Sonregistraĵoj de la solisto kaj aranĝisto

  • Duke Ellington: Duke Ellington’s Third Sacred Concert, In Sweden 1973
  • Mercer Ellington: Continuum, Take The Holiday Train, Hot And Bothered, Digital Duke,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Informo pi la morto ĉe jazzinstitut.de. Arkivita el la originalo je 2012-02-07. Alirita 2012-07-18.