Barthélemy Boganda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barthélemy Boganda
Persona informo
Barthélemy Boganda
Naskiĝo 4-an de aprilo 1910 (1910-04-04)
en Bobangui
Morto 29-an de marto 1959 (1959-03-29) (48-jaraĝa)
en Bango
Mortis pro nekonata valoro vd
Mortis per aviadila akcidento vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioCentr-Afrika Respubliko vd
Partio Movado por la Socia Evoluo de Nigra AfrikoPopola Respublikana Movado vd
Profesio
Okupo politikisto • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barthélemy BOGANDA (n. la 4-an de aprilo 1910 – m. la 29-an de marto 1959) estis la ĉefa naciista politikisto de Centr-Afrika Respubliko antaŭ ties sendependiĝo, kiam tiu regiono estis konata kiel Ubangi-Ŝari kaj ankoraŭ apartenis al Ekvatora Franca Afriko, kolonia teritorio administrata de Francio. Li fariĝis la unua ĉefministro de la centr-afrika aŭtonoma teritorio.

Boganda naskiĝis ene de modesta, farmista familio, sed li estis filigita kaj edukita de romkatolikaj misiistoj. En 1938, la junulo estis ordenita kiel la unua romkatolika pastro de Ubangi-Ŝari. Dum la Dua Mondmilito, Boganda plenumis plurajn misiojn, kaj la episkopo de Banguo sekve konvinkis lin komenci politikan karieron. En 1946, li fariĝis la unua ubangana membro de la Nacia Asembleo de Francio, kie li entreprenis aktivan agadon kontraŭ rasismo kaj koloniaj reĝimoj. Li tiam revenis al Ubangi-Ŝari, kie li fondis popularan movadon por kontraŭi francan koloniismon. Tiu movado sekve fariĝis la Movado por la Socia Evoluo de Nigra Afriko (MESAN), kaj ĝi rapide populariĝis inter la plej modestaj kamparanoj kaj laboristoj. La renomo de Boganda iom difektiĝis, kiam li rezignis sian sacerdotecon por edziĝi kun Michelle Jourdain, parlamenta sekretariino. Li tamen dum la 1950-aj jaroj pluadvokatis egalecon por la nigruloj de Ubangi-Ŝari, koncerne homajn rajtojn aŭ administradan traktadon.

En junio 1958, post kiam la Kvara Franca Respubliko ekkonsideris sendependigi siajn afrikajn koloniojn, Boganda renkontis la ĉefministron Charles de Gaulle[1] por diskuti pri la kondiĉoj de la sendependiĝo de Ubangi-Ŝari. De Gaulle akceptis la proponon de Boganda, kaj la 1-an de decembro proklamis Boganda la kreadon de Centr-Afrika Respubliko, kiu unue estis nur aŭtonoma teritorio. Li fariĝis la unua ĉefministro de la aŭtonoma teritorio, kaj cetere intencis fariĝi la unua prezidento de sendependa Centr-Afrika Respubliko. Boganda tamen mortis okaze de mistera aviadilakcidento la 29-an de marto 1959, dum flugo direkte al Banguo. Ekspertoj detektis spurojn da eksplodaĵoj en la vestiĝo de la aviadilo, sed tiu detalo estis preteratentita. Kvankam la responsuloj de la akcidento estis neniam certe identigitaj, oni interalie suspektis francan spionagentejon aŭ eĉ la propran edzinon de Boganda. Unu jaron poste, la revo de Boganda finfine plenumiĝis, kiam la Centr-Afrika Respubliko formale sendependiĝis el Francio.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Barthélemy Boganda naskiĝis en 1910 ene de senhava farmista familio en Bobangui, granda mbakaa vilaĝo lokita en la baseno de Lobaye, ĉe la limo de la ekvatora forsto kaj proksimume 80 kilometrojn sudokcidente de Banguo[2]. Je la epoko de la naskiĝo de Boganda, la franca komerca ekspluatado de Centrafriko spertis klimakson. Malgraŭ interrompo kaŭzita de la Unua mondmilito, ekonomiaj interŝanĝoj kun Eŭropo revigliĝis dum la 1920-aj jaroj. Francaj kompanioj kutime laborigis lokulojn per la corvée [korvE], kiu estis perioda deviga laboro rigardebla iasence kiel formo de sklaveco. Unu el la plej famaj tiaj firmaoj estis la forsta kompanio Sangha-Oubangui, kiu kolektis kaŭĉukon en la distrikto Lobaye[3].

Fine de la 1920-aj jaroj, la patrino de Boganda estis mortfrapita de oficistoj de la kompanio, dum ŝi estis kolektanta kaŭĉukon en forsto[4]. Lia onklo, kies filo Jean-Bédel Bokassa poste kronigis sin kiel imperiestro de la Centr-Afrika Imperio, estis same mortfrapita ene de kolonia policejo, pro troa rezistemo al laboro[4]. La patro de Boganda estis sorĉisto-kuracisto, kiu plurfoje plenumis kanibalajn ritualojn[5].

Dum liaj junaĝaj jaroj, Boganda estis filigita de katolikaj misiistoj. La juna knabo unue vizitadis lernejon en Mbaiki, la administra centro de la prefektujo Lobaye. Tiu lernejo estis kreita de la fondinto de loka poŝto, la leŭtenanto Mayer[6]. Ekde decembro 1921 ĝis decembro 1922, li pasis du horojn ĉiutage kun Monsinjoro Jean-René Calloch, lernante legadon. Li dum la ceteraj partoj de la tago plenumis manlaboron. La 24-an de decembro 1922, li estis baptita kaj akceptita en la katolikan Eklezion : oni donis al li la nomon "Barthélemy"[7], por honori la samnoman apostolon, kiun laŭ katolika tradicio vojaĝis tra Afriko kiel misiisto. La pastro Gabriel Herrau sendis Boganda al la katolika lernejo Betou, kaj sekve al la lernejo de la misio de Sankta Paŭlo en Banguo : la junulo tie kompletigis sian unuagradan lernejtempon sub la gvidado de Monsinjoro Calloch, kiun li poste plukonsideris kiel sia spirita patro[8]. Al la lokaj misiistoj tre plaĉis la grandaj komprenpovo kaj pieco de Barthélemy, kaj ili do helpis lin entrepreni duagradajn studojn en la malgrandaj seminarioj de Brazavilo kaj Kisantu (administrita de belgaj jezuitoj), antaŭ ol transloĝiĝi al la granda seminario de Jaundo. Boganda finfine realigis sian longdaŭran ambicion[7], kiam li la 17-an de marto 1938 estis ordenita : li fariĝis la unua romkatolika pastro, kiu estis denaskulo de Ubangi-Ŝari. Li unue oficis en Banguo, Grimari kaj Bangassou[9]. Li en 1939 deziris aniĝi al la franca armeo, sed lia peto estis rifuzita de lia episkopo : oni multe pli bezonis lin en Afriko, ĉar multaj francaj religiuloj estis jam revenintaj al Francio por partopreni la Duan Mondmiliton. Boganda do oficis en pluraj lokaj misioj dum la milito[10].

Komenco de politika kariero kaj edziĝo[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito, la episkopo de Banguo Monsinjoro Grandin sukcese konvinkis Boganda, ke li kompletigu sian karitatan kaj socialan agadon per politika kariero. Boganda decidis kandidatiĝi okaze de la parlamenta baloto de novembro 1946 por la Nacia Asembleo de Francio. La 10-an de novembro, li fariĝis la unua elektita ubangano de la Asembleo, post kiam li kolektis preskaŭ unu duonon de la voĉdonoj kontraŭ tri aliaj kandidatoj. Inter la rivaloj de Boganda estis la antaŭa deputito de Ubangi-Ŝari, François Joseph Reste, kiu cetere oficis kiel la ĝenerala guberniestro de Ekvatora Franca Afriko[10]. Boganda alvenis al Parizo, surhavante sian ekleziulan vestaron, kaj prezentis sin al kolegaj parlamentanoj kiel la filo de poligamia kanibalo[11]. Ekde la jaro 1947, Boganda entreprenis viglan politikan kampanjon kontraŭ rasismo kaj la kolonia reĝimo. Li tamen rapide ekkonsciis pri sia malgrava influo en Francio, kaj iom post iom malinteresiĝis kaj malaktiviĝis el la Asembleo[12]. Li preferis reveni al Ubangi-Ŝari, kie li organizis popularan, malaltklasan movadon de instruistoj, kamionistoj kaj malgravaj produktistoj kontraŭ franca koloniismo, kvankam li jam antaŭe kaj sensukcese provis fondi kooperativon por afrikaj farmistoj de sia propra etno[13]. La 28-an de septembro 1949 li fondis en Banguo la Movadon por la Socia Evoluo de Nigra Afriko (MESAN), kvazaŭreligia politika partio kaj movado, kiu celis aserti nigran homecon kaj rapide superfortiĝis en loka politika vivo. Ĝia politika ideologio estis rezumebla per la sangoa devizo "zo kwe zo", tio estas "Ĉiu homo estas persono"[14]. Fakte, Boganda plivole deziris egalan traktadon kaj homajn rajtojn por nigruloj ene de la Franca Unio ol formala sendependiĝo el Francio, almenaŭ je tiu periodo de sia vivo. Li kontribuis al la graviĝo de grandaj homamasoj (virinoj, laboristoj, malriĉaj terkulturistoj) : Boganda planis vigligi la kreemon de la ubangana popolo, tiel ke ili ludu centran rolon en la historio de sia lando[15].

La movado montriĝis pli populara inter vilaĝanoj ol inter urbaj evoluintoj, kiujn Boganda rigardis kiel servilajn kaj malestime kromnomis "Mboundjou-Voko" (t.e. "nigraj blankuloj")[16]. Li krome kreis la Ubangan Liberalan Intergrupon (ILO) en 1953[17], kiu celis elekti egalan nombron da nigraj kaj blankaj politikistoj por nova asembleo kaj tiel establi balotkolegion por elekti ŝtatestron[18]. La agado de MESAN maltrankviligis la francan registaron kaj la komerckompaniojn de la kotona, kafa, diamanta kaj alispecaj industrioj. La komercĉambro de Banguo estis firme kontrolita de tiuj kompanioj, kaj la membroj de la ĉambro ege bedaŭris la malaperon de deviga laboro kaj la rezultintan vekiĝon de nigra naciismo. Ili precipe abomenis Boganda, kiu laŭ ilia vidpunkto estis danĝera revoluciema demagogo kaj minaco por komerca libereco[19]. Lokaj francaj entreprenistoj cetere fondis branĉojn de la partio RPF por kontraŭi MESAN. La forteco de la konkurenca partio Rassemblement Démocratique Africain en la aliaj tri provincoj de Ekvatora Franca Afriko ankaŭ estis rigardita de MESAN kiel minaco. El tiuj rivaloj tamen jam en 1958 restis nur etaj grupoj[20]. La generalo Charles de Gaulle plurokaze esprimis sian simpation por Ubangi-Ŝari, kiu subtenis Liberan Francion ekde aŭgusto 1940. Li do rifuzis subteni la perfortajn komplotojn de la partio RPF kontraŭ Boganda kaj ties kunuloj. La franca ŝtatestro renkontis Boganda en Parizo en julio 1958, post kiam la ubangana pastro estis fariĝinta estro de la Grandkonsilio de Ekvatora Franca Afriko kaj ekpetis sendependiĝon. De Gaulle estis siavice gastigita en Brazavilo en aŭgusto. En Brazavilo okazis diskuto, post kiu la generalo akceptis la proponon de Boganda pri progresa sendependiĝo de la tuta Ekvatora Franca Afriko pere de nova Franca Komunumo[21].

La ekleziula alvokiĝo de Boganda malfortiĝis, kiam li renkontis kaj enamiĝis al juna francino, Michelle Jourdain, kiu laboris kiel parlamenta sekretariino. Ili edziĝis la 13-an de junio 1950 : Boganda estis pro tio eksigita el sia sacerdota funkcio, kaj perdis la subtenon de la loka katolika hierarkio. Michelle Jourdain poste naskis du filinojn kaj unu filon. Tiu amrilato kaŭzis malgravan skandalon en Parizo, sed nur malmulte influis la popularecon de Boganda en Ubangi-Ŝari. Li plu agadis en la Nacia Asembleo, ofte sensukcese, kontraŭ la rigorema kolonia reĝimo en Ubangi-Ŝari. Inter la plej oftaj temoj de liaj paroladoj estis arbitraj arestoj, nesufiĉaj salajroj, deviga kotonkultivado kaj la forpeligo de nigruloj el restoracioj kaj kinejoj[19].

Kreskanta populareco kaj subteno de aŭtonomiĝo[redakti | redakti fonton]

La 29-an de marto 1951, Boganda estis kondamnita je du monatoj en karcero[22], post sia aresto la 10-an de januaro pro "endanĝerigo de paco" kaj pro sia interveno en lokan vendoplacan kverelon (la tiel nomata "incidento Bokanga" en Lobaye)[23]. Lia edzino estis same kondamnita je dekkvin tagoj en karcero, sed nek ŝi nek li finfine plenumis siajn punojn. La 17-an de junio, Boganda estis ree balotita kiel deputito en la Nacia Asembleo : li sukcese kolektis 48% el la voĉdonoj, kvankam la franca administracio altrudis al li multajn obstaklojn, kaj malgraŭ forta opozicio de francaj oficiuloj, kolonianoj kaj misiistoj, kiuj anstataŭe subtenis du eminentajn francdevenajn kandidatojn[10]. Ekde tiam, li pli kaj pli aperis kiel eksterordinare populara, kvazaŭe mesia heroo, kaj kiel la ĉefa naciisto de sia lando. MESAN fariĝis la majoritata partio en la teritoria loka asembleo en marto 1952. Boganda tiutempe dediĉis sian tempon al sia kafplantejo, al sia persona batalo por aŭtonomiĝo kaj al la disvolviĝo de siaj politikaj ideoj[10]. En aprilo 1954 okazis en Berbérati incidento, kiu evidentigis la lertecon kaj popularecon de Boganda. Blanka konstrumetia agento, jam antaŭe admonita pro sia tro granda brutaleco kontraŭ afrikanoj, anoncis la morton de sia kuiristo kaj ties edzino[18]. Tumulto rapide komenciĝis kaj la loka franca guberniestro sendis paraŝutistojn por kontraŭi ĝin, dum kirasitaj veturiloj patrolis en la stratoj. Boganda unue hezitis alveni al vilaĝo, kiu ne estis unu el liaj bastionoj : li tamen finfine faris la vojaĝon, kaj deklaris antaŭ la tumultuloj, ke justico montriĝos egala por nigruloj kaj blankuloj. Danke al la parolado de Boganda, la homamaso trankviliĝis kaj disiĝis[24].

Barthélemy Boganda ludis gravegan politikan rolon komence de la centrafrika aŭtonomiĝo (1956-1958). Li tamen restis sufiĉe konservativema, kaj cetere havis simpation por Francio, tiel ke li ne subtenis tujan sendependiĝon[25]. Okaze de la franca parlamenta baloto de 1956, li kolektis 89% el la voĉdonoj kontraŭ alia ubangano kaj denove kritikis la kolonian reĝimon en Centrafriko : afrikaj francoj tiam komprenis, ke ne utilis kontraŭi Boganda, kaj ili do provis reamikiĝi kun li. Tiujare, kiam MESAN proprigis al si 85% el la voĉdonoj de la teritoria asembleo, Boganda konsentis pri la aldono de pluraj eŭropaj delegitoj al la balotlistoj : li kompense ricevis financan subtenon de francaj entreprenistoj, kaj li estis finfine elektita kiel la unua urbestro de Banguo la 18-an de novembro 1956. La 31-an de marto 1957, MESAN gajnis ĉiujn seĝojn de la teritoria asembleo de Ubangi-Ŝari. La 18-an de junio, Boganda estis elektita kiel prezidanto de la Granda Konsilio de Ekvatora Franca Afriko : li sekve oftfoje uzis tiun konsilion por famigi siajn ideojn pri unuigita Afriko[26]. En majo, Barthélemy Boganda estis nomumita kiel la nova vicprezidanto de la Registarkonsilio de Ubangi-Ŝari (la prezidanto ankoraŭ restis la franca guberniestro)[27].

Boganda estis tre pragmata politikisto : la 30-an de decembro 1957, li paroladis antaŭ la loka asembleo por reklamacii la novan Komitaton pri Ekonomia Savo, kiu konsideris kunkunan administradon de la loka ekonomio fare de francaj kolonianoj kaj de la teritoriaj konsilistoj de MESAN : tio, laŭ Boganda, estus rigardebla kiel "la unuiĝo de kapitalo kaj ubanga laboro". Sed al la ideo mankis la subteno de francaj investistoj kaj de plejmultaj ubanganoj, tiel ke li devis rezigni tiun projekton[28]. Malgraŭ la multaj deklaroj pri sendependiĝo, kiuj tiam aperis tra la tuta franclingva Afriko, Boganda opiniis, ke sendependa Ubangi-Ŝari tre rapide spertus gravajn ekonomiajn problemojn. Li anstataŭe proponis la sendependiĝon de la tuta Ekvatora Franca Afriko kaj ties aniĝon al iu Unuiĝintaj Ŝtatoj de Latina Afriko, kiu inkludus la eksan centrafrikajn koloniojn de Francio, Belgio kaj Portugalio[23]. Boganda do intencis, ke Ubangi-Ŝari fariĝu membro ene de tiu nova federacio. Tia federacia projekto tamen montriĝis nerealigebla, ĉefe pro regionaj rivalecoj kaj personaj ambicioj, kaj Boganda devis akcepti konstitucion nur pri Ubangi-Ŝari. Post la 1-a de decembro 1958, kiam Boganda deklaris la kreadon de sia "Centr-Afrika Respubliko", tiun nomon do ricevis nur la teritorio Ubangi-Ŝari[22]. La 8-an de decembro oficiale aperis la unua registaro de la Centr-Afrika Respubliko, kun Boganda kiel ĉefministro. Franca guberniestro restis en la lando, sed ekde tiam estis nomita "altkomisaro". La unua leĝo publikigita de la nova registaro celis malpermesi nudecon kaj vagabondojn, kaj estis videble influita de la katolika pensmaniero de Boganda[29]. La ĉefa farenda tasko de la registaro tamen estis la ellaborado de konstitucio, kiu estis aprobita de la asembleo la 16-an de februaro 1959 : tiu teksto, klare demokratia, estis parte influita de la franca konstitucio de 1958. Formala sendependeco estis obtenita nur poste, la 13-an de aŭgusto 1960[30].

Morto kaj konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

ברתלמי בוגנדה, על בול של הדואר המרכז אפריקאי משנת 1959
Sur poŝtmarko de 1959

Barthélemy Boganda devis supozeble fariĝi la unua prezidanto de sendependa Centr-Afrika Respubliko. La 29-an de marto 1959, nur kelkajn tagojn antaŭ la parlamenta baloto de 1959, li enaviadiliĝis en Berbérati por flugo direkte al Banguo. La aviadilo tamen kraŝis proksime al Boukpayanga, en la distrikto de Boda, 160 kilometrojn okcidente de Banguo. Ĉiuj aviadilanoj kaj pasaĝeroj mortis dum la akcidento[31]. Oni neniam klare evidentigis la teknikan kialon de tiu mistera kraŝo[22], sed sabotado estis forte suspektita. La tuta centrafrika nacio ŝokiĝis pri la subita morto de sia plejamata estro : lia enteriga soleno okazis la 2-an de aprilo 1959 en la katedralo Dipatrino de Banguo, kien miloj da ubanganoj alvenis por esprimi sian ĉagrenon[32]. La pariza ĉiusemajna periodaĵo L'Express, en ties eldono de la 7-a de majo, malkaŝis ke ekspertoj malkovris spurojn de eksplodaĵoj en la vestiĝo de la aviadilo. La franca altkomisaro tamen malpermesis la publikigon kaj vendon de tiu eldono en Centr-Afrika Respubliko. Multaj suspektis, ke eŭropaj entreprenistoj de la bangua komercĉambro, eble helpita de francaj spionoj, ludis rolon pri tiu akcidento[29]. Oni eĉ ankaŭ suspektis la propran edzinon de Boganda, Michelle Jourdain : en 1959, la rilato inter la geedzoj ja difektiĝis, tiel ke Boganda konsideris forlasi ŝin kaj refariĝi pastro. Ŝi cetere subskribis gravan vivasekuron kune kun sia edzo, nur kelkajn tagojn antaŭ la akcidento. Laŭ Brian Titley, aŭtoro de Dark Age: The Political Odyssey of Emperor Bokassa ("Malhela epoko: La politika odiseado de imperiestro Bokassa"), la interveno de Michelle Jourdain en la aviadilakcidento de Boganda estas kredebla hipotezo[29].

Abel Goumba, la vic-ĉefministro kaj ministro pri financoj, kiun Titley priskribis kiel "inteligenta, honesta kaj forte naciista"[33], rapide asertis sin kiel la logika posteulo de Boganda. Lia proksima konfidulo kaj kuzo, David Dacko, pli komplezema rilate al eksterlandaj interesoj, estis tamen subtenita de la altkomisaro kaj kolonelo Roger Barberot, sed ankaŭ de la komercĉambro kaj de Michelle Jourdain[34]. Dacko do progrese malgravigis Goumba, iĝis prezidanto en 1960 kaj de 1962 tute subpremis politikan opozicion, dum MESAN fariĝis la nura politika partio de la lando[35]. La okazaĵoj post la morto de Boganda fakte estas tipaj de la tiama ĝenerala politiko de Francio en Afriko, cele al la subtenado de komplezemaj estroj en ĝiaj eksaj kolonioj[36]. Pro la morto de Boganda, la nova lando estis senigita je populara estro komparebla kun Félix Houphouët-BoignyLéopold Sédar Senghor. Se li estus postvivinta, eble lia prestiĝo estus sufiĉinta por ĉiamigi civilan registaron : tio tamen ne okazis, kaj la civila registaro finiĝis per la puĉo de la Sankta Silvestro de 1966, kiam Jean-Bédel Bokassa eksigis la malpopularan David Dacko[37].

Influo[redakti | redakti fonton]

La flago de Centr-Afrika Respubliko estis desegnita de Boganda. Li kombinis la ruĝon, blankon kaj bluon de la flago de Francio kun la panafrikaj koloroj : ruĝo, verdo kaj flavo.

Boganda estas rigardita ne nur kiel la heroo kaj patro de sia nacio, sed ankaŭ ofte kiel unu el la plej gravaj estroj de la sendependiĝo de Afriko. La historiisto Georges Chaffard, post lia morto, priskribis lin kiel "la plej prestiĝa kaj plej kapabla el la ekvatoraj politikistoj"[22]. Inter la variaj lokoj nomitaj omaĝe al Boganda estas avenuo en Banguo, unu el la plej grandaj lernejoj de la sama urbo, la kastelo Boganda kaj la stadiono Barthélemy Boganda. Estis plie fondita en Banguo la Nacia Muzeo Boganda, dediĉita al la arto kaj kulturo de Centrafriko. La 29-a de marto, kiu estas la tago de lia morto, fariĝis la "Boganda-tago", publika ferio. Boganda ankaŭ estis la desegnisto de la flago de Centr-Afrika Respubliko, kiun li origine intencis krei por la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Latina Afriko[38].

Boganda apartenas al grupo da tiamaj afrikaj politikaj estroj, kiuj cele al la disvolviĝo de specife naciaj kulturoj estis prezentitaj (aŭ prezentis sin) kiel grandaj naciestroj, glorigitaj kaj kelkfoje eĉ diigitaj. Ili estis aklamitaj kiel la patroj de siaj nacioj, kaj oni supozis ilin sufiĉe saĝaj por plej bone kompreni la interesojn de iliaj popoloj. Inter aliaj kvazaŭheroaj figuroj estis ekzemple Léopold Sédar Senghor, Félix Houphouët-Boigny, Moktar Ould Daddah, Ahmed Sékou Touré, Modibo Keïta, Léon M'ba kaj Daniel Ouezzin Coulibaly[39]. Boganda mem ne vere malkuraĝigis la diskoniĝon de rakontoj pri siaj supozitaj magiaj potencoj, nevenkebleco aŭ eĉ senmorteco. Iom post lia morto, granda homamaso atendis ĉe la bordo de la rivero Ubangi kaj esperis, ke Boganda aperus kaj trapaŝus la riveron. Li ne aperis, sed sufiĉe multaj homoj plukredis, ke la forpasinta politikisto tamen kapablus plenumi tian miraklan trairon[39]. Pli ol simple populara politikisto, li estis ofte konsiderita kiel la "nigra Kristo", kiel grava religia figuro kun eksterordinaraj potencoj. Samkiel la brazavilkonga Fulbert Youlou, kiu restis pastro dum sia prezidanta mandato, Boganda ne plu okupiĝis pri siaj religiaj devoj post la komenco de sia politika kariero : li tamen multe profitis el la konsiderinda respekto, kiun lia popolo atribuis al ekleziuloj. Li sukcese kaj lerte manipulis religiajn simbolojn (ekleziula vestaro, krucoj, bapto, disĉiploj, akolitoj, ktp…) pro politikaj kialoj[40].

Post kiam li mortis, lia mistika legendo despli kreskis : li fariĝis nacia martiro, kaj oni ofte atribuis miraklojn al li. La Boganda-mito restas ĝis hodiaŭ tre grava kaj influa por multaj centrafrikanoj, kaj la nomo de Barthélemy Boganda estis ofte uzita de liaj posteuloj por obteni nacian unuecon, eĉ de tiuj nur tre malproksime ligitaj al li. Jean-Bédel Bokassa, kiu devenis de la sama vilaĝo kaj minoritata etno, kaj kiu estis la filo de la onklo de lia patrino, ekzemple pravigis sian puĉon per la nomo de Boganda, kaj kreis kulton de Boganda kiel fondinto de la partio kaj centrafrika ŝtato[20]. David Dacko ankaŭ prezentis sin kiel la ideologia posteulo de Boganda dum la prezidanta baloto de 1981, fariĝante la ĉampiono de "nacia repaciĝo"[41].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. De Gaulle renkontis Boganda en junio 1958. Li tiam ankoraŭ estis ĉefministro de la Kvara Respubliko. La prezidanto estis René Coty.
  2. Titley, pĝ. 7.
  3. Titley, pĝ. 6.
  4. 4,0 4,1 Chirot, pĝ. 378.
  5. "Death of a Strongman" Arkivigite je 2015-01-04 per Archive.today, Time (13-a de aprilo 1959).
  6. Kalck (2005), pĝ. 26.
  7. 7,0 7,1 Bradshaw, Richard A. (2006-12-10). "Bibliography and Reference Work for the Central African Republic: Letra C" Arkivigite je 2015-01-04 per Archive.today.
  8. Kalck (2005), pĝ. 37.
  9. Kalck (1971), pĝ. 75.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 france "Biographies des députés de la IV République: Barthélémy Boganda". National Assembly of France.
  11. Titley, pĝ. 12.
  12. Unue membro de la franca partio Populara Respublika Movado (MRP) ĝis 1950, Boganda sekve fariĝis sendependa membro de la parlamento. Li paroladis nur dufoje, unue en 1947 pri la ekcesoj de koloniismo kaj due en 1950 pri manko de justeco en Franca Ekvatora Afriko. Post 1956, li preskaŭ ne plu vizitadis la parlamenton.
  13. Ĝi nomiĝis "Kooperativa Societo Ubangi, Lobaye, Lesse" (SOCOULOLE), kaj celis provizii nutraĵojn, vestojn, loĝejojn, medicinaĵojn kaj edukadon. La SOCOULOLE estis disigita post kelkaj monatoj. Fonto : Biografio por la Nacia Asembleo de Francio, Kalck (2005), pĝ. 179.
  14. La enkonduko de la centrafrika konstitucio de 2004 mencias tiun devizon, kaj atribuas ĝin al la "Fondinto de la Centr-Afrika Respubliko Barthélemy BOGANDA". Fonto : Heyns, Christoph (ed.) (1999). Human Rights Law in Africa. The Hague: Martinus Nijhoff Publishers, pĝ. 77. ISBN 90-411-0287-6.
  15. Clark and Gardinier, pĝ. 122.
  16. Kalck (2005), p 134.
  17. Olson, pĝ. 122.
  18. 18,0 18,1 Kalck (1971), pĝ. 89.
  19. 19,0 19,1 Titley, pĝ. 13.
  20. 20,0 20,1 Kalck (2005), pĝ. 136.
  21. Kalck (2005), pĝj. 83-84.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 Kalck (2005), pĝ. 27.
  23. 23,0 23,1 Appiah and Gates, pĝ. 277.
  24. Kalck (1971), pĝ. 90.
  25. Appiah and Gates, pĝ. 398.
  26. Kalck (2005), pĝ. xxxi.
  27. Kalck (2005), pĝ. 90.
  28. Kalck (2005), pĝ. 44.
  29. 29,0 29,1 29,2 Titley, pĝ. 16.
  30. "Central African Republic (03/08)". United States Department of State (marto 2008)
  31. "African Leader Found Dead in Crashed Plane", The New York Times (1959-04-01), pĝ. 10.
  32. Kalck (1971), pĝ. 106.
  33. Titley, pĝ. 15.
  34. Kalck (1971), pĝ. 107.
  35. Titley, pĝj. 16-17.
  36. Titley, pĝ. 18.
  37. Titley, pĝ. 31.
  38. Kalck (2005), pĝ. 74.
  39. 39,0 39,1 Le Vine, pĝ. 106.
  40. Le Vine, pĝ. 182.
  41. Titley, pĝ. 158.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Appiah, K. Anthony; Henry Louis Gates, Jr. (eds.) (1999). Africana: The Encyclopedia of the African and African American Experience. New York: Basic Books. ISBN 0-465-00071-1.
  • Chirot, Daniel (1996). Modern Tyrants: The Power and Prevalence of Evil in Our Age. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-02777-3.
  • Clark, John F.; David E. Gardinier (eds.) (1997). Political Reform in Francophone Africa. Boulder: Westview Press. ISBN 0-8133-2785-7.
  • Kalck, Pierre (1971). Central African Republic: A Failure in De-Colonisation, tradukita de Barbara Thomson, London: Pall Mall Press. ISBN 0-269-02801-3.
  • Kalck, Pierre (2005). Historical Dictionary of the Central African Republic, tradukita de Xavier-Samuel Kalck, 3-a eldono, Lanham: The Scarecrow Press. ISBN 0-8108-4913-5.
  • Le Vine, Victor T. (2004). Politics in Francophone Africa: The States of West and Equatorial Africa. Boulder: Lynne Rienner Publishers. ISBN 1-58826-249-9.
  • Olson, James S. (ed.) (1991). Historical Dictionary of European Imperialism. Westport: Greenwood Press. ISBN 0-313-26257-8.
  • Titley, Brian (1997). Dark Age: The Political Odyssey of Emperor Bokassa. Montreal: McGill-Queen's University Press. ISBN 0-7735-1602-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.