Bartholomäus Elsner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartholomäus Elsner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1596 (1596-01-01)
en Erfurto
Morto 16-an de januaro 1662 (1662-01-16) (66-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo
vdr

Bartholomäus ELSNER (naskiĝinta en 1596 en Erfurto, mortinta samloke en la 16-a de januaro 1662) estis germana teologo, orientalisto kaj universitata rektoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la frekvento de la Konsilantargimnazio li studis teologion ekde 1613 en sia naskiĝurbo. Post la fino de la studoj li entreprenis plurajn studvojaĝojn al Norda Germanio, Norvegujo, Danujo, Nederlando kaj Anglio. En 1624 li iĝis predikisto kaj profesoro ĉe la Universitato de Erfurto, finfine en 1642 ordinara profesoro pri teologio. Li plurfoje estris la altlernejon.

Li ankaŭ estis (lastfoje en 1642) prezidanto de la Ministerio eklezia (senior Ministerii) kaj kunlaboris ĉe la vajmara biblia eldono (pri la 3-a kaj la 4-a libro de Tanaĥo, Levidoj kaj Nombroj), skribis i.a. disertaciojn pri Confessionis Augustanae Collecta, F. Conc. kaj popularan dogmatikon sub la titolo Der allersicherste Himmelsweg.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der allersicherste Himmelsweg oder gründlicher Bericht von allen orthodoxen Artikeln der seligmachenden evangelischen Religion
  • Ein christlich Gespräch, zwischen einem Prediger und einfältigen Bawersmann, von den jetzigen bösen Zeiten ... / Martin Wandersleb; Bartholomäus Elsner. Erfurt 1640.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Elsner ĉe ADB