Bartholomeus Breenbergh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartholomeus Breenbergh
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1598 (1598-11-13)
en Deventer
Morto 3-an de oktobro 1657 (1657-10-03) (58-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • vidartisto • gravuristo
Verkoj Landschap met jachtnimfem (en Diana ?)
The adoration of the magi
Jacob wrestling with the angel
vdr

Bartholomeus BREENBERGH (antaŭ 13a de Novembro 1598 – post 3a de Oktobro 1657) estis pentristo de la Ora jarcento de Nederlando kiu specialiĝis en italiaj pejzaĝoj, en Romo (1619-1630) kaj Amsterdamo (1630-1657).

Bartholomeus Breenberg, Sanktaj Paŭlo kaj Barnabas en Listra (Ofero de Listra), 1637, Princeton University Art Museum.

Estas duboj ĉu li naskiĝis en Utreĥto aŭ plej verŝajne en Deventer; ĉiuokaze li translokiĝis kun sia familio probable al Hoorn. Tie li estis samtempulo de Jacques Waben kaj eble tie li ricevis sian unuan trejnadon; registritaj instruistoj liaj estis Pieter Lastman kaj Jacob Symonsz Pynas. En Romo li kunvivis kun aliaj flandraj pentristoj kiuj influis al li por enamiĝo al italaj pejzaĝoj. Siavice li mem influis super Claude Lorrain. En 1630 li revenis al Amsterdamo, kie geedziĝis, populariĝis kaj eĉ ricevis apogon de la reĝo Karlo la 1-a de Anglio.