Bartolomeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
statuo de la apostolo Bartolomeo en Kopenhago

Bartolomeo estas vira persona nomo, konata ĉefe pro la kristana apostolo Bartolomeo. Ĝi ekzistas en multaj nacilingvaj variaĵoj, kaj foje ankaŭ uziĝas kiel familia nomo.

Etimologio

La nomo Bartolomeo origine estas el la aramea lingvo kaj signifas "filo de Tolmai" (= "filo de la plugisto"). En la epoko de Jesuo, tre konatiĝis la Jesua apostolo Bartolomeo - honore al la kristana sanktulo nomiĝis multaj knaboj dum la sekvaj jarcentoj. La greka formo de la nomo estis Βαρθολομαίος, Bartholomaios , la latina Bartholomeus. La Bartolomeoj festas sian nomtagon je la 24-a de aŭgusto (tiutage okazis la Bartolomea nokto dum la jaro 1572 en Parizo, kiam la katolikoj amasbuĉadis la lokajn protestantajn kristanojn). La grekkatolika eklezio festas la nomtagon de la sanktulo la 11-an de junio.

Ikonografio

La apostolo Bartolomeo plej ofte en skulptaĵoj, pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj bildiĝas kun tranĉilo, foje li ankaŭ portas sian propran haŭton en la manoj. Tio memorigas pri lia martira morto pro senhaŭtigo.

Variaĵoj

  • Amhare: Berteloméwos
  • Angle: Bartholomew, Bart
  • Ĉeĥe: Bartolomej
  • Finne: Perttu
  • France: Barthélemy
  • Germane: Bartholomäus, Bartolomäus, Bartholomä, Bartholomae, Bartolomä, Bartolomae, Barthel, Barthelme, Bartholomay
  • Greke: Βαρθολομαίος Bartolomaios, Πτολεμαῖος Ptolemaios
  • Hispane: Bartolomé
  • Hungare: Bertalan (persona nomo), Bartal, Bartos, Bartó (familiaj nomoj)
  • Irlande gaele: Baitrliméad, Parthálan
  • Itale: Bartolomeo, Bartolommeo, Bartholomeo
  • Katalune: Bartomeu
  • Kroate: Bartolomej
  • Latine: Bartolomaeus, Bartolus
  • Malte: Bartoloméw (skriba lingvo), Bartilméw (parola lingvo)
  • Nederlande: Bartholomeus, Bartel
  • Pole: Bartłomiej aŭ Bartosz (longaj formoj); Bartek, Bartuś (mallongigoj, karesformoj)
  • Portugale: Bartolomeu
  • Provence: Barthomieu
  • Ruse: Warfoliomiej
  • Skote gaele: Párlan
  • Svede: Bartolomaios, Bartolomeus
  • Serbe: Vartolomej Вартоломеј
  • Slovene: Jernej

Mallongigoj

  • Bartl, Barthel, Bartho, Barthol
  • Barthold, Bartholoma, Bartholomaus, Barti
  • Bartin, Bartle, Bartlet, Bartlett
  • Bartolome, Bartolv, Bartome, Bartolommeo
  • Barton, Bartos, Bartosch, Bartow, Barkto
  • Barkte (sorabe), Bartt, Bates, Bertel, Mawe, Mewes, Mils, Meo
  • Berci (hungare)

Famaj Bartolomeoj

Kiel familia nomo

Vidu ankaŭ