Bartolomeo Sacchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papo Siskto la 4-a delegas Bartolomeo Platina al la prefekteco de la Vatikana Biblioteko. Fresko de Melozzo el Forlì, ĉ. 1477, ĉe la Vatikana Muzeo

Bartolomeo SACCHI, latinlingve kromnomumita ankaŭ Platina, per tiu kromnomo restis en la historio, estis itala humanisto kaj verkisto kiu lasis spurojn en la kultura fermento de sia epoko. Li naskiĝis en 1421 en Piadena (Kremono – Italio) kaj forpasis en Romo en 1481.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝe Platina envojiĝis al la soldata kariero sed baldaŭ direktiĝis al la studoj humanismaj kie li havis majstron Vittorino da Feltre. Li komencis la karieron de hejma instruisto ĉe la nobela familio de Ludoviko Gonzaga, kies filoj al li estis edukcele konfiditaj (1453).

En 1457 li iris al Florenco por aŭskulti la lecionojn de Argiropulo, starigis amikecon kun florencaj humanistoj, kaj fariĝis hejma instruisto ĉe la familio de Mediĉoj.

Kiel aludite, li estis ankaŭ renesanca humanisto, klerulo pri Literaturo kaj popolaj tradicioj: fine de la jaro 1461 li transloĝiĝis al Romo ĉe la kardinalo Francisko Gonzaga dungite kiel sekretario: fariĝis brevokompilisto de la papoj Pio la 2-a kaj Paŭlo la 2-a kun alternaj ŝancoj: en 1467 Platina fakte estis enprizonigita kaj torturita pro akuzo pri konspiro kontraŭ la papo, kaj, kune kun aliaj brevokompilistoj, pri paganaj idealoj. Venĝe pro tio li malfavore biografiis, dek jarojn poste, pri la personeco de Paŭlo la 2-a.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Senkulpigita dum enketa fazo komence de 1469, li vidis siajn ŝancojn prestiĝe leviĝi sub la papado de Siksto la 4-a, kiu lin nomumis direktoro de la Vatikana Apostola Biblioteko kie li verkis Liber de vita Christi ac omnium pontificum (Libro pri la vivo de Kristo kaj de ĉiuj pontifikoj), kolektaĵo de biografioj de papoj vivintaj ĝis tiam. Dum la samaj jaroj li publikigis De principe (Pri la Princo), De vera nobilitate (Pri aŭtenta nobleco) kaj De falso et vero et bono (Pri la malvero, Vero kaj Bono).

Lian precipan verkon oni taksas mallonga traktaĵo pri gastronomio, nome De honesta voluptate et valetudine (Pri honesta plezuro kaj pri sano). La "De honesta voluptate et valetudine" estis presita unuan fojon en Romo inter la jaroj (1473) kaj (1474), anonima kaj malprovizita je tipografiaj notoj, kaj tuj post, en Venecio, (Platine de honesta voluptate et valetudine, Venetiis: Laurentius de Aquila, 1475) kun presita informo pri la aŭtoro kaj kun tipografiaj notoj. La eldono pli “ĝusta”, inter la antikvaj, laŭ italianista Emilio Faccioli, estas tiu publikigita en Cividale del Friuli en 1480.

En tiu verko, Platina transskribas latinlingve ĉiujn receptojn - origine skribitajn vulgarlingve – de Majstro Martino, la plej fama kuiristo de la 15-a jarcento, kies Platina laŭdas la inventemon, talenton kaj kulturon. La ikonoklasta forto de Martino puŝas Platinan al nekonataj, sed iusence ne futuremaj kaj estontemaj, analizoj pri gastronomio, dieto, pri la valoro de la tieldirita “nutraĵo de la teritorio” kaj eĉ pri la utileco de regula fizika aktivado.

Kiel prefekto de Vatikana Biblioteko, en letero de 1481 nemulte antaŭ la forpaso, rekomendas skulptiston Andrea Bregnon al Lorenzo de Mediĉo por ke tiu povu transportigi tra la florenca teritorio ĝis Siena iujn marblokojn por la kapelo komisiita de Kardinalo episkopo de Siena. Estis lia lasta enmetiĝo en aferoj inter humanistoj, inter kiuj li juste estas asociigita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]