Basbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basbalo
speco de sporto • sport with racquet/stick/club
sekurhavena sportoteama sportoolimpika sporto
Fakoj
<mankas>
batvico
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Basbalo
vdr

Basbalo (aŭ bazpilkado) estas teama pilka ludo simila al kriketo kaj softbalo. Ĉi tiu sporto estas tre populara en Usono, sed ankaŭ ludiĝas en pli ol 100 landoj (ĉefe Kanado, Meksiko, hispanlingvaj Karibaj insuloj, Venezuelo, Sud-Koreio, Tajvano kaj Japanio). La baza principo aŭ celo de basbalo estas akiri pli da poentoj (kuroj) ol la kontraŭa teamo. Ambaŭ teamoj havas naŭ anojn.

Basbalaj terminoj

Dum la ludo uzatas anglaj esprimoj, kiujn oni ofte ne tradukas eĉ nacilingven. Kelkaj esperantigitaj (gravaj) esprimoj (ofte uzataj por tiuj esprimoj en nacilingvoj)

  • Bazo (base)
  • Hejma Plato aŭ Bazo (home plate)
  • Misbato (strike)
  • Kuranto (runner)
  • Ĵeta Holmo (pitcher's mound)
  • Poento (rundo) "run" aŭ "score": rezulto de ataka ludanto, kiu iĝas el forbatanto al kuranto kaj tuŝas la unuan, duan, trian kaj la hejman Bazojn; tiu-ĉi-vice.
  • Forkampo aŭ ekstera ludkampo (outfield)
  • Enkampo, interna ludkampo (infield)

Aliaj esprimoj

  • "Safe" elparolo de ludojuĝisto, ke la kuranto rajtas pri strebita Bazo (ebla esperantigo ~rajto ~rajt’)
  • "Strike" regula ĵeto de ĵetisto
  • "Out" (for)

Ludkampo

Stadiono de teamo "Yankees" en Novjorko.

La basbala ludkampo formas normalokaze kvaronan cirklon, kies rektaj randoj validas kiel faŭlaj linioj kaj longas inter 90 kaj 120 m.

La plimulto de la agoj okazas en la interna ludkampo (aŭ enkampo), sur kvadrato ĉe la pinto de la kvaroncirklo - 90 futojn (ĉ. 27 m) for de la pinto - , kies angulojn markas la 3 Bazoj (bases) kaj Hejma Plato (home plate). La hejma plato estas ĉi tie la interna pinto de la tuta ludkampo, la unua Bazo troviĝas sur dekstra faŭla (randa) linio, la dua en la interno de la tuta ludkampo kaj la tria sur la maldekstra faŭla linio. La Bazoj estas kvadrataj, blankaj kaj relative ebenaj gumaj kusenoj, kiuj ankriĝas en la tero. La Hejma Plato estas blanka, kvinangula dura gumoplato en formo de domoskizo, kies "tegmenta pinto" situas en la interna ludkampo.

La resto de la ludkampo nomiĝas ekstera kampo (aŭ forkampo).

Meze de la enkampo troviĝas la Ĵeta Holmo, unu ĉ. 25 cm alta holmeto kun ortangula guma plato, la Ĵeta Plato sur tio. La ĵetanto devas desur tiu plato ĵeti la pilkon preter la kontraŭa forbatulo – starante fore 60 futojn (ĉ. 18 m) - al samteama kaptulo.

Teamoj

Dum unu teamo havas rajton pri bato (bata teamo), la alia troviĝas sur la kampo (kampa teamo) ĉe la aliaj 9 kutimaj pozicioj: ĵetanto, kaptanto, 4 enkampuloj (1-a bazulo, 2-a bazulo, (kurt-ŝtopulo) inter la 2-a kaj 3-a bazo, kaj 3-a bazulo), kaj 3 forkampuloj (maldekstra kampulo, centra kampulo, dekstra kampulo).

Antaŭ la bato troviĝas nur unu ludanto en la kampo, la respektiva forbatanto. La aliaj retiriĝas, tuj kiam la forbatulo estas for aŭ iĝas kuranto.

Nur la respektiva ofensiva teamo povas doni poentojn (kurojn); tio okazas, se unu de samteamanoj akiras per sukcesa bato kiel forbatanto iĝi kuranto kaj li alkuras la 3 bazojn en unu aŭ pli etapo en formo de retroiro de la horloĝa montrilo kaj revenas al la Homa Plato, sen fari for. La ĵetanto kaj ties defensiva teamo provas obstakli – por igi tri ludantojn de la ofensiva teamo for (out) (oŭt ~ for). (Por tio ekzistas multaj eblecoj, kiuj skiziĝas sube.) Dum 3 for-oj ŝanĝas la teamoj la rolojn; tiam la kuranto havas malbonŝancon.

Dum la ludo oni povas iam ajn ŝanĝi la ludantojn, sed la ŝanĝita ludanto ne rajtos reveni la ludon.

Inning-oj kaj ludotempo

Tiu ludotempo, dum kiu ĉiu teamo havas unufoje defensivan kaj unufoje ofensivan ludojn, nomiĝas inningo. La fremda teamo estas ĉiam unuafoje la ofensiva teamo, sur neŭtrala loko okazas lotumado.

Unu ludo konsistas ĝenerale el 9 inningoj, sed malofte okazas 2×5, 2×7, 1×7.

Se okazas nedecida fino, aldoniĝas unu plusa inningo, ĝis unu teamo venkos. (Nedecida stato estiĝas nur se la ludotempo devas ŝrumpiĝi pro malbona vetero aŭ trolonga ludo. En la ligoj la ludo tiam finokazas en pli posta termino (called game).)

Duopo de forbatanto kaj ĵetanto

Centre de la ludo staras la duopo de la forbatulo de la ofensiva teamo kaj ĵetanto de la defensiva (kampa). La ludantoj de la ofensiva teamo alpaŝas sola laŭ fiksita vicordo (bata vicordo) al ĵetanto. Tiu provas ĵeti la pilkon tra la batozono al sia kaptanto, ke la forbatanto ne aŭ apenaŭ povu bati tion per la batilo. La batozono estas tiu areo super la ĉ. 40 cm larĝa homa plato, kiun limas sube la genua, supre la brusta alto de la forbatanto.

Ĉe tiu duopo okazas ĉio por la pilkoj (balls) kaj batoj (strikes): Unu "pilko" estas, se la ĵetanto maltrafas la batozonon kaj ankaŭ la forbatanto ne provas bati. Se la ĵetanto ĵetas 4 tiajn, forbatanto rajtas "senbatale" antaŭeniĝi sur la unuan bazon kaj simile ĉiu ludanto, troviĝantaj sur bazoj. Tio nomiĝas promeno pro pilkoj (angle base on ballswalk). Simila antaŭeniĝo okazas, se la forbatanton trafas ĵeto ĉekorpe (altrafita forbatanto hit by pitch).

Unu malbato (misbato) (strike) estas, se la batilo de la forbatanto mistrafas la pilkon aŭ la ĵeto de la ĵetanto trapasas la batozonon, sen svingo de forbatanto. Se la forbatanto kolektas tri "malbatojn", li iĝas "for" (strike out) .

La pilko forbatita surkampen, iĝos aŭ "pilko" aŭ "malbato", (la diferenco estas ĉu temas pri batita aŭ nevalide batita pilko.)

Pri pilko aŭ malbato decidas la ĉefa ĵuĝludisto (plate umpire), kiu troviĝas malantaŭ la kaptanto.

La ĵetanto ne rajtas ŝajn-ĵeti tiel trompante kontraŭulon; se li preparitas sin por ĵeto, li devas fari tion.

Forbatita pilko

La interesaj situacioj okazas, se la forbatanto bontrafas la pilkon kaj forbatas tion al la kampo: tiam li devas faligi la batilon kaj iĝi kuranto (runner) kaj kuri al la unua bazo (base). Se lian forbatitan pilkon kaptas en la aero kampulo (aerpilko "fly ball"), la kuranto iĝas tuj for (fly out). La nova kuranto estas same oŭt, se iu kampulo la pilkon prenas de la gundo kaj tion ĵetas al la unua bazulo – dum tiu lasta la bazon tuŝas—antaŭ ol forbatanto/kuranto mem tie alvenas (force out). Ĉe debatitaj kazoj decidas la ludjuĝisto (field umpire) inter valido aŭ nevalido (safe out). Ĉiu kuranto, kiu estas oŭt, devas la ludkampon forlasi, ĝis kiam li denove vicordas kiel nova forbatanto.

Ĉiu kuranto, kiu ne tuŝas la bazon estas ankaŭ oŭt, eĉ se li estas tuŝita per ganto de kampulo, en kiu troviĝas la pilko aŭ se li estas tuŝita direkte per la pilko (tag out). La forĵeto malpermesatas.

Kuranto estas rajtigita por bazo (safe), se li atingas Bazon antaŭ ol la kampa grupo la pilkon tienportas. Li poste celas base hit. Li devas ĉiam provi 2 aŭ 3 Bazojn plukuri, sed po Bazo povas troviĝi samtempe ĉiam nur unu kuranto. Se venas nova kuranto, la tie troviĝanta kuranto devas antaŭeniri. Ĉe la celbazo ekzistas la ebleco por "force out". Se ne venas nova kuranto de malantaŭ (ekz, la kuranto staras sur la dua Bazo la unua bazo estas libera), tiam li devas decidi pri plukuro aŭ resto surbaze. Tiajn "libervolajn" kurantojn oni povas eligi nur per "tag out" (tuŝo kun pilko en ganto), sed ne per "force out" (pilko atingas Bazon pli frue ol la kuranto).

Se la Forbatanto faras sian popran baton je unua Bazo, li atingis single. Se li faras tion je la dua aŭ tria Bazo, akiras li doubletriple. (Tiuj esprimoj havas sencon nur por statistikaĵoj, por la ludo estas tutegala kiel oni atingis la Bazon).

Se la kuranto restas sur Bazo kaj akiras "safe", dum nova Forbatanto alpaŝas duopon kontraŭ Ĵetanto. Per ties bato povas ĉiu kuranto antaŭ enkuri aŭ eĉ akiri poenton ("run"), se li realvenas al la Hejma Plato. Se la Forbatanto batas la pilkon trans la eksteran barilon, oni parolas pri home run. La Forbatanto kaj ĉiu Kuranto rajtas tuŝi la Bazojn kaj fari Rundon. Se tiutempe ĉiu Bazo estas okupita kaj oni celas akiri 4 poentojn je unu bato, tion oni nomas grand slam. Ĉe neokupitaj Bazoj, oni povas kalkuli nur je 1 poento ĉe hejmenkuro (home run).

Valida pilko (Fair Ball), faŭla pilko (Foul Ball) aŭ morta pilko (Dead Ball)

Valida pilko estas tiu forbatita pilko kiu en la valida teritorio (kampo ene de la flankaj linioj) tuŝas unuafoje la grundon. Se ĝi venas en la enkampon, ĝi ne povas traruli en malvalidan teritorion, antaŭ ol ĝi troviĝas malantaŭ la unua aŭ tria Bazo. Se la pilko trafas en forkampo "valide" la grundon kaj poste trarulas al malvalida teritorio, ĝi estas valida pilko.

Se forbatita pilko tuŝas la grundon transe de la faŭla linio (flankaj linioj) aŭ rulas el la enkampo, ĝi iĝas malvalida pilko. La ludo estas interrompita je voko "faŭla pilko" ("foul ball") de la ludjuĝisto, poste ĉiu agado estas malvalidaj ĝis la voko "ludu pilkon" ( "play ball"). Faŭla pilko kaŭzas ĉe Forbatanto "strike". Se li havas jam du malbatojn (strikes), tiam oni ne kalkulas per malvalida pilko. La pilko kaptita el la aero kaŭ zas "flyout", sendepende ĉu ĝi estis kaptita super valida aŭ malvalida teritorio. Tio signifas, ke la batanto estas "oŭt" kaj la ludo pludaŭras.

Morta pilko estiĝas, se la pilko forlasas la stadionon, ekz. pro misĵeto. Oni komprenas sub tio surfacon, kiu ne estas ludebla – ekz. tribunoj, areo malantaŭ la forkampa barilo aŭ krombenkoj de la ludantoj. La du teamoj kaj la ludjuĝisto povas interkonsenti pri pliaj linioj kaj Mortpilka Teritorio (dead ball territories). Se la forbatita pilko ekzemple saltas trans la forkampan barilon, tio estas "ground-rule double". La Forbatanto rajtas iri je la dua Bazo kaj ĉiu kuranto du Bazojn antaŭen. Morta Pilko estas ankaŭ, se Kuranton trafas forbatita pilko en la valida teritorio (fair territory). La trafita Kuranto tiukaze iĝas oŭt, la Forbatanto rajtiĝas je la unua Bazo.

Bazo-ŝtelo

Kuranto ĉiam povas provi la sekvan bazon "ŝteli", tio estas alkuri, eĉ se la pilko de Forbatanto estis neperfekte forbatita ("base stealing"). Tipa okazo estas, se la Ĵetanto jam eksvingis, ĉar tio estas jam ne interrompebla movo. La Kuranto provas, despli alproksimi la Bazon, kiam la Kaptanto (kiu dumtempe kaptis ĵeton de Ĵetanto) la pilkon povas tien ĵeti.

Por faciligi la Bazo-ŝtelon ("base stealing") kaj mallongigi la kurendan vojon, la Kuranto ofte alproksimiĝas kelkajn paŝojn antaŭ la bato (lead off). Se la Ĵetanto pensas, ke Kuranto jam troige aŭdacis, li povas ĵeti la pilkon al la konvena Bazulo anstataŭ al Forbatanto (pick off); se tiu tuŝas kun la pilko engante la Kuranton, antaŭ ol li atingas la Bazon, li oŭt-igas la Kuranton.

Ludjuĝisto, poentumisto

La ludo estas ĝenerale gvidata de 2 ĝis 4 ludjuĝistoj, kiujn oni nomas umpire. La ĉef-ludjuĝisto staras ĉiam malantaŭ la Hejma Bazo. Se gvidas nur unu-du ludjuĝistoj, ili devas ĉiam alkuri tiun Bazon, kie ŝajnas decido pri "safe aŭ out".

La poentumisto (Scorekeeper) protokolas ĉerande de la ludkampo ĉiun akcionon kaj ludokazojn sur antaŭpreparita formularo, la poentofolio (Scoresheet). Surbaze de tiuj notoj, oni faras multajn statistikojn, kiuj donas informojn pri ludforto de la teamoj kaj la unuopaj ludistoj. Similajn statistikaĵojn ŝatas basbal-fanatikuloj, sed tiuj ne havas signifon pri venko aŭ malvenko.

Ludilo, ekipaĵo

Pilko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Basbala pilko.

La pilko havas diametron de ĉ. 9 cm, kio estas iom pli granda ol tenispilko. Ĝi estas produktita el du pecoj da blankaj ledaj ŝeloj, kiuj estas kunkudritaj per ruĝaj fadenoj. Ĝi ne entenas aeron, sed interne korkaĵon kaj ekstere dense vinditajn fadenojn. Pro tiuj ecoj la pilko estas malmola.

Batilo

Basbalbatilo konsistas el ligno aŭ aluminio. En la profesia ligo oni rajtas uzi nur lignajn batilojn, la amatoroj rajtas nur uzi tiujn el aluminio.

Pilko kaj Ganto

Ganto

Ĉiu ludisto de la surkampa teamo portas grandan ledoganton, kiu ebligas la facilan kaj sendoloran kapton de la pilko. La nunaj tipaj trograndaj, remburitaj, korbosimilaj gantoj aperis nur post la uzado de maldika ledoganto. Komence oni ne uzis gantojn. La kapta ganto de la Unua Bazulo (first baseman) estas pli granda ol tiu de aliuloj. La ganto de la forkampuloj (outfielder) havas plej ofte truojn, tra kiuj oni povas vidi la alfugantan pilkon.

La batisto portas paron da maldikaj ledaj gantoj por eviti estiĝon de veziketoj sur la fingroj kaj certigi pli bonan prenon. Kelkaj batistoj uzas nur unu aŭ nenian ganton.

Kasko

Forbatanto kaj kuranto (runner) portas plastan kaskon, por eviti la pilkobaton. Tiu kovras ĉe Ĵetanto eĉ la orelon.

Ekipaĵo de kaptanto

La Kaptanto portas aldonan protektan ekipaĵon, ĉar li sidas malantaŭ la Forbatanto kaj antaŭ la ludjuĝisto kaj li devas esti protektita kontraŭ la netrafitaj aŭ falŝirantaj pilkoj. Lia ekipaĵo konsistas el ankoraŭ pli granda kaj grave remburita, senfingra kapta ganto, vizaĝa masko, kasko, brustoprotektilo, ovoprotektilon (seksorganan protektilon, glano-, kaco-protektilon) kaj genuo-, kaj tibioprotektilojn. Kasko kaj vizaĝa masko estas facile, rapide depreneblaj, se la Kaptanto devas kapti flugpilkon kaj por tio necesas por li livera vido.

La malantaŭ li kaŭranta ĉefa ludjuĝisto estas simile protektita, sed li kompreneble ne havas gantojn.

Softbalo

Softbalo (molpilkado) estas varianto de basbalo. Ĉe tiu la pilko de la Ĵetanto estas forĵetita ne desupre, sed per ronda movo desube. Kelkaj reguloj estas malsamaj, sed la baza principo estas la sama. Por distingi basbalon de softbalo, oni nomas basbalon kelkfoje durbalo (hardball).

La ludkampo de softbalo estas ĉ. je 1/3 pli malgranda ol tiu de la basbalo, same la Bazoj estas nur 60 futojn (ĉ. 18 m) foraj unu de la alia. La batiloj estas plej ofte pli maldikaj kaj malpezaj.

La nomo de la ludo estas iomete konfuziga: la pilko estas pli granda ol tiu de la basbalo, sed same malmola. Ĝi estas do pro ties grandeco ne tiel forte forĵetebla kaj forbatebla.

En Usono, la plenkreskuloj ludas softbalon libertempe, la basbalo estas ludata fare de profesiuloj kaj studentoj. En Germanio la viroj ludas basbalon kaj virinoj softbalon.

Ekzistas du versionoj de softbalo:

Rapidkapta Softbalo

Ĉe fastpitch softball (rapidkapta softbalo), oni povas forbati la pilkon laŭplaĉa forto. Tiu ĉi varianto popularas en lernejoj, Universitatoj kaj ambiciaj amatorligoj. La virina fastpitch softball estas ekde 1996 olimpika disĉiplino. Krom Usono (Olimpika venkinto de 1996, 2000, 2004), la plej bonaj naciaj teamoj estas tiuj de Japanio kaj Aŭstralio.

Pigrakapta Softbalo

Slowpitch softball (pigrakapta softbalo) estas la "libertempa varianto" de softbalo, ĉe kiu la forbatita pilko de Ĵetanto devas iri klaran arkon. “Base Stealing“ ne estas malpermesita ĉe tiu varianto.

Historio

Estiĝo

Basbalo evoluis en Usono meze de la 19-a jc. el la angla ludo rounders. La unue fondita asocio estis la “New York Knickerbockers” en 1845. Li skizis ankaŭ la unuajn skribitajn regulojn. Tiuj donis nur ekzemplon pri decidoj en debatitaj, oftaj kazoj. Basbalo estis ludata komence en nordoriento kaj meza okcidento de Usono, baldaŭ ankaŭ ĉe la okcidenta marbordo. La intereso pri la ludo vekis en la sudaj federaciaj ŝtatoj nur en la 20-a jc.

Unuaj profesiaj teamoj

La unua profesia teamo (ĉiuj estis pagitaj ludistoj sen amatoroj) estis la Cincinnati Reds (Sinsineti-aj Ruĝoj) kun jara lukro de 11.000 dolaroj – fondita la 1-an de junio en 1869.

La National League (Nacia Ligo) fondiĝis en 1876 kun Cincinnati, Ĉikago, Bostono, Sankta-Luizo, Hartford, Louisville, Nov-Jorko kaj Filadelfio en Novjorko. Hodiaŭ sole la Cincinnati Reds kaj Chicago Cubs estas partoprenantoj de NL el la fondintaj teamoj. Oni fondis en 1901 la American League (Usona Ligo), kiu evoluis al konkura asocio.

Ambaŭ ligoj validas ĝis hodiaŭ kiel la Major Leagues (Grandaj Ligoj). La plej grandaj herooj de Major Leagues estas honoritaj en Baseball Hall of Fame (Basbola Halo de Famuloj), kiu troviĝas en Cooperstown.

Rasapartigo

La profesia ligo estis de la komencoj ĝis 1947 tute apartigita je rasoj (blankuloj kaj nigruloj, afrikusonanoj) en la profesia ligo. Paralele al tiuj, ekzistis same profesiaj kaj ludfortaj "Nigraj Ligoj", kies ludistoj estis malbone pagitaj.

Nur en 1947 kuraĝis trarompi la koloran barilon la manaĝero de Brooklyn Dodgers, Branch Rickey. Li ekludigis la nigrulon Jackie Robinson en sia teamo. Robinson devis elteni en la unuaj jaroj la plej gravajn rasismajn kondutojn de la kontraŭuloj, spektantoj, kaj eĉ kunludistoj. Je honoro al li, la ludista numero 42 estas hodiaŭ uzebla por neniu en basbala teamo.

La manaĝeroj de la konkuraj teamoj rimarkis, ke ekzistas multaj talentoj en la "Nigrulaj Ligoj" (Negro Leagues) kaj ĝis mezo de la 1950-aj jaroj ĉiu teamo akceptis jam la nigrajn ludistojn. Tiel ili ankaŭ certigis por si la nigrajn spektantojn kaj fanatikulojn. Post la pinto en la 1970-aj jaroj, la nombro de la nigrulaj ludistoj malpliiĝis, ĉar ili ekde tiam pli alte taksis la korbopilkon. Samtempe kreskis la nombro de latinamerikaj ludistoj.

Internacia populareco

Basbalo validas ne nur en Usono kiel nacia sporto, sed en multaj mezamerikaj kaj orientaziaj landoj kiel Meksiko, Porto-Riko, Kubo, Dominika Respubliko, Venezuelo, Japanio kaj Tajvano. En Eŭropo ĝi estas populara en Italio kaj en Nederlando.

La ludo estas ekde 1992 ankaŭ disĉiplino en la Olimpiko. Ĉar la naciaj ludoj okazas de printempo ĝis aŭtuno seninterrompe, la plej bonaj ludistoj de la mondo ne povas partopreni en la Olimpiko. Pro tio proponas multaj IOK (IOC)-anoj ekde 2012 anstataŭ basbalo rugbeon kiel olimpikan disciplinon.

La Internacia Basbola Federacio ("International Baseball Federation") laboras kun MLB pri realigo de vera mondĉampioneco de la naciaj teamoj, laŭ ekzemplo de la futbala mondĉampioneco. Ĝi eble okazus ekde 2005 aŭ 2006.

Situo de basbalo en Usono

En la lastaj jarcentoj, basbalo perdis spektantojn en Usono post la dua mondmilito kaj tiujn gajnis la usona piedpilko kaj en la lastaj jardekoj ankaŭ korbopilko. La ripetaj strikoj je pli granda, enorma lukro kaj la netravideblaj agadoj de la kluboposedantoj tre damaĝis la imaĝon de la basbalo en la 1990-aj jaroj. Spite al ĉio, la ludo estas ankoraŭ tre populara kaj havas fanatikularon.

Avantaĝo de basbalo estas, ke dum unu ludjaro okazas multe pli ludoj ol en aliaj sportospecoj—Major League-teamoj havas min. 162 ludojn --, tiel la enirprezoj povas esti relative malaltaj.

Basbalo en Germanio

Danke al la ĉeesto de usonaj trupoj en Germanio post la dua mondmilito, la ludo aperis jam tre frue kaj oni fondis la unuan asocion “Frankfurt Juniors” en 1949. En Germanio estas pli ol 30.000 aktivaj ludantoj.

Internacia ludo

La plej konataj profesiaj ligoj en Usono estas organizitaj en la Granda Basbola Ligo (Major League Baseball), malonge MLB (post la angla). Sub tio troviĝas la Etaj Ligoj (Minor Leagues), same profesia ligo, kies teamoj kunlaboras kun teamo el "Major League".

Basbalo en la Olimpiko

Basbalo debutis inter la olimpiaj ludoj en 1992, en 2005 oni voĉdonis pri tio, ke ĝi ne aperu inter la ludoj ekde 2012.

Legu ankaŭ



Eksteraj ligiloj

greke http://www.mlb.com greke http://www.baseballsociety.org greke http://www.baseball.ch greke http://mlb.mlb.com/NASApp/mlb/mlb/official_info/official_rules/foreword.jsp greke http://www.swiss-baseball.ch

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.