Basbaritono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel Basbaritono oni nomas la viran voĉregistron inter baso kaj baritono. La basbaritono ne tute havas la profundecon de „nigra“ baso, sed ankaŭ ne atingas la altecon ekz. de baritono. La sonamplekso etendiĝas ĉ. ekde F ĝis fis’.

Multaj baritonpartioj de Richard Wagner taŭgas por basbaritonoj, same multaj partioj por baso en oratorioj aŭ kantatoj taŭgas por basbaritonoj pro sia plejofte relative altaj registroj samkiel la baritonpartioj en la operoj de Wolfgang Amadeus Mozart kaj la pli altaj baspartioj de Gioacchino Rossini.

Famaj reprezentantoj de tiu ĉi fako estas i.a. Friedrich Schorr, Hans Hotter, George London, Erich Kunz, Walter Berry, Cesare Siepi (kiu tamen samkiel ankaŭ Samuel Ramey prefere estis Italia „basso cantante“), Thomas Quasthoff, Simon Keenlyside, Bryn Terfel, .

Tipaj roloj por basbaritono estas ekz.: