Baseno Superĉiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baseno de Superĉiko (rumane Ciucul de Sus, hungare: Felcsík [felĉik]) estas la plej norda intermonta baseno de la Baseno de Ĉiko el inter la ĉikaj basenoj laŭ la supera fluo de rivero Olt. Okcidente la Nord-harghita kaj oriente la bloko de Hășmasul Mare kaj la montspino de Naŝkalat limas la basenon. Estas dense loĝata valo. La komunumoj denorde-alsude estas la jenaj: urbo Bălan, Sândominic, Tomești, Ineu, Cârța, Dănești, Mădăraș, Siculeni, Satu Nou, Racu, Ciceu. Oriente de tiuj: Frumoasa, Nicolești, Mihăileni, Nădejdea, Văcărești, Livezi.

En somero de la jaro 1907 Béla Bartók kolektis popolmuzikon en ĉi tiuj vilaĝoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar nagylexikon

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]