Baseno de la rivero Orinoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Baseno de la rivero Orinoko (kun konturo de Venezuelo inklude reklamita orienta teritorio) el la verko El Orinoco aprovechado y recorrido.[1]

La Orinoko estas unu el la plej gravaj riveroj de la mondo, ne tiel pro sia longeco kaj akvokvanto (2.140 km kaj iom pli da 30.000 m³/s), nek pro la etendo de sia Baseno (milionoj de km²); eĉ ne pro la proprecoj kiujn ĝi enhavas, sed pro sia historia kaj ekonomia graveco kaj la signifo kiun ĝi havis por Venezuelo, lando en kiu etendas la plej granda parto de ties baseno, kun preskaŭ du trionoj de ĝi. Ĝi estas probable la rivero pli akvokvanta de la mondo rilate al sia baseno, simila en etendo al tiu de la Danubo, sed kun akvokvanto kiu triobligas tiun de ĉi tiu laste menciata rivero.

Etendo

La baseno de la Orinoko havas areon de preskaŭ 989.000 km², el kiuj 643.480 km², tio estas, iom pli da la 65%, estas en venezuela teritorio, dum kiu la 35% cetera estas en kolombia teritorio, en Los Llanos kolombiaj kaj la orienta deklivo de la Orienta Montoĉeno de Kolombio, sekcio de la grandaj Andoj. Ĉi tiu kolombia regiono ricevas la nomon de Orinoquía. De la parto situa en Venezuelo, iom pli de la duono etendas de la Venezuelaj Andoj kaj la Montoĉeno de la Marbordo ĝis la nordokcidenta bordo de la propra rivero Orinoko (la maldekstra rando), formante la plej grandan parton de la venezuelaj Los Llanos kaj la Orinoka delto. La suda parto de la baseno kolektas la plej grandan parton de la akvoj kiuj devanas el la Venezuela Gujano.

Hidrografio

Kunfluejo de la rivero Karoní en la Orinokon, kies akvoj distingiĝas pro la malsama koloro, pli blanka ĉe la Orinoko (fone) kaj pli malhela antaŭeo (akvo de la Karoní). La diferenca larĝo estas opta efekto pro la distanco, ĉar tiu de la Orinoko multe pli grandas.
Kuniĝo de la akvoj de la Orinoko kun la Karoní fone. Oni povas vidi la du striojn pro la malsama koloro de la du riveroj.

La Orinoko, kun ties alfluantoj, konstituas vastan reton hidrografian kun riveroj tre akvoenhavaj kaj de konsiderinda longo. De la tuta baseno, la alfluanto de plej granda longo estas la Guaviare, pli longa (ĉirkaŭ 1550 km) ol la propra Orinoko en la punkto de ties kunfluo, dum la plej akvoenhava estas la Karoní. Multaj de ties alfluantoj estas ŝipvetureblaj riveroj, speciale, tiuj de la maldekstra rando, kiuj devenas de Los Llanos, tiel kolombiaj kiel venezuelaj,[2] dum la riveroj gujanaj (alfluantoj laŭ la dekstra rando) estas pli akvoenhavaj sed ankaŭ pli abrultaj, kio ilin faras tre utilaj por la produktado de hidroelektra energio, sed sen profito kiel ŝipvojoj, se oni esceptas iujn tre mallongajn sekciojn. Ĝi prezentas multnombrajn insulojn, tiel rokaj (reliefoj de erozio) kiel sedimentarj (sabloj kaj aliaj sedimentoj), tiel kiel multaj branĉoj aŭ riverbrakoj, meandroj forlasitaj kaj hufferaj lagoj.

La ĉefaj alfluantoj ĉe la dekstra rando estas la Manaviĉe, Okamo, Padamo (kun ties alfluanto la Matakuni ĉe ties maldekstra rando), la KunuKunuma, la Ventuari (rivero tre akvoenhava, kun sia alfluanto la Manapiare, dekstre), la Sipapo (kun siaj alfluantoj la Aŭtana kaj la Kuao, ambaŭ dekstre), la Samariapo, la Parguaza, la Suapure, la Kuĉivero (kun sia alfluanto Kaŭra (kun sia alfluanto Erebato ĉe sia maldekstra rando), rivero tre akvoenhava. La Kaŭra estas la tria venezuela rivero laŭ la akvoenhavo, post la propra Orinoko kaj la Karoní kaj kun unu el la plej konsiderindaj akvofaloj de la Gujano (ne tiel pro sia alteco sed pro la akvoenhavo), la akvofalo Pará, la Plugas kaj, laste, la Karoní kun sia alfluanto la Paragua, baraĵitaj ambaŭ riveroj en la Kanjono de Nekoima aŭ Nekuima, ĉe akvobaraĵo kun hidroelektraj celoj de pli de 200 m de alteco kiu estigas akvorezervujon, nome la lago de Guri, kun pli de 4.000 km² de areo kaj produktado de ĉirkaŭ 10 milionoj de kW/horo, kiu ĝin markas kiel unu el la pli valoraj kaj produktemaj riveroj de la mondo: ĝis nun, la produktado de la hidroelektra centralo de Guri nur estas superita de la hidroelektra centralo de Itaipú, en la rivero Paraná.

En la baseno de la rivero Cuao troviĝas (se oni esceptas la lagetojn plilongigitajn aŭ en huffero kiujn formas iuj meandroj forlasitaj) la sola lageto de la baseno: la lageto de la reĝo Leopoldo, nomita tiel ĉar ĝi estis malkovrita dum ekspedicio patronita de la reĝo Leopoldo la 3-a de Belgio antaŭ iom pli da 50 jaroj. Ĉi tiu lageto havas ĉirkaŭ 400 m de longo por 270 de larĝo, proksimume [3]. Estas la sola ekzistanta lageto en la venezuela Gujano, kion konfirmas la malregula karaktero de la reliefo de koncerna natura regiono, malmulte favora por ili, kaj kiu kontraŭdiras ankaŭ la miton de la 16a jarcento, pri la ekzisto de enorma lago (la lago de Parima) de kie naskiĝis, supozeble, la riveroj Orinoko kaj Amazonoj, kun preskaŭ ĉiuj ties alfluantoj.

Ĉe la maldekstra rando oni povas mencii la riveron Mavaka, la solan kazon en la mondo nome la Kasikiare (kiu ne estas alfluanto sed male, elfluanto, tio estas, deriva de la Orinoko kiu elpostas ties akvojn al la baseno de la Amazono tra la rivero Rivero Nigra), la Atabapo, la kvar riveroj kiuj devenas de la kolombia teritorio, kiuj estas la Guaviare (kun sia alfluanto la Inirida), la Viĉada, la Tomo kaj la Metu. Kaj denove en venezuela teritorio, la riveroj apuraj norde de la Meta: la Cinaruko, Kapanaparo, Araŭka kaj Apure, ĉi tiu lasta kun multnombraj alfluantoj ĉe sia maldekstra rando kunvenintaj en du grandaj riveroj, la Portugalino kaj la Guárico. Kaj iuj riveroj ankaŭ llaneros de plej malgranda graveco kaj akvoenhavo, kiel la Manapire, Igvano, Zuata kaj Pao. Laste, al la riverbranĉo Manamo tuj enfluos, jam en la delto de la Orinoko, la Tigro kun lia alfluanto ĉe sia dekstra rando, la Moriĉal Longa, kaj la Guanipa kun sia alfluanto ĉe sia maldekstra rando, la Amana.

Flaŭro

Matapalo (Ficus elástica) montrante en malfermaĵo parton de la arbotrunko sur kiu ĝi apogis sin. Orienta Parko, Karakaso, Venezuelo.

En la parto gujana de la baseno de la Orinoko superregas la ekvatoraj praarbaroj, karakterizitaj de la ekzisto de pluraj niveloj de arboj de tre diversaj specioj, konsekvenco de levita konkurado por atingi sufiĉan kvanton de sunaj radioj.

Ĉi tiu lukto por la suna lumo estas ekzempla ĉe la ĉeesto de matapaloj, arboj kiuj havas origine rampan tigon kiun ili uzas por apogi sin ĉirkaŭ granda arbo kun la celo atingi la sunan lumon. Ili kiam alvenas superi la plafonon vegetalan kaj plenumas la funkcion de la fotosintezo komencas kreski strangole la arbon sur kiu estis apogintaj (krom ke al tiu obstrukcas la sunan lumon). La matapalos pli oftaj apartenas al la genro Ficus, kiel estas la kazo de la Ficus elastica, ankaŭ nomita surloke higuerote (figarbego) aŭ ankaŭ "la arbusto de kaŭĉuko" (malsama de la kaŭĉuka heveoHevea brasiliensis, de kie oni akiras la naturan kaŭĉukon). La propra karaktero de ĉi tiuj praarbaroj estas la eksterordinara vario de la vegetaĵaro: multegaj specioj vegetalaj por hektaro, sed malmultaj ekzempleroj de ĉiuj en tiu areo. La alia karakteraĵo estas la enorma jara produktado de biomazo: ĉirkaŭ 500 t/jaro/ha, kontraŭ ĉirkaŭ 300 en la arbaroj de koniferoj de la zono de tajgo en la norda hemisfero, en la plej favoraj kondiĉoj. Kaj estas tiu eksterordinara diverseco kion al ĝi faras la tipo de vegetaĵaro plaj utila, speciale por ties ebloj kaj por la produktado de oksigeno, kvankam ĝi rezultas limigon koncerne al ties komerca ekspluatado.

Faŭno

La faŭno de la baseno de la Orinoko estas tre riĉa en specioj, ĉefe koncerne al birdoj. Los Llanos de la Orinoko konstituas unu el la plej riĉaj zonoj de la mondo en ĉi tiu senso kaj, laŭvorte, kiel diratas en libroj kun bonegaj fotoj kaj en broŝuroj turismaj, Venezuelo estas paradizo de birdoj: ardeoj, korokoroj, flamengoj, orinoka ansero, papagedoj, multnombraj specioj de kolibroj, inkludante iujn endemiajn kiaj la kolibro de la Duida (Campylopterus duidae), araoj kaj tukanoj, rabobirdoj kaj multaj aliaj specioj estas tre abundaj en Los Llanos [4].

La Orinoko kaj siaj alfluantoj ankaŭ havas grandan varion de akvaj specioj, kiel la delfeno de la Orinoko (kiu surloke ricevas la nomon de "tonina"), la manato aŭ sireno de la Orinoko, la lutro kaj aliaj mamuloj.

Inter la reptilioj estas la anakondo, la testudo kun du tipaj varioj de la Guujano, la Podocnemis expansa kaj la matamato (Chelidae fimbriatus), ĉi tiu lasta de ege stranga aspekto, kiel ĝi prezentis ŝin en foto Volkmar Vareschi en sia verko de 1959[5], La kajmanoj, la babas (similaj al la kajmanoj, sed pli malgrandaj), ktp.

Inter la amfibioj oni povas mencii la ranojn (inter ili iuj endemiaj tre etaj specioj kiu vivas en la tepujoj kaj aliaj specioj.

Inter la mamuloj teraj oni povas mencii kiel rimarkindaj la krisimiojn (ateledoj), kiuj abundas en la mata de Los Llanos (areoj de praarbaro en la plej humidaj lokoj de la savano). Menciindas ankaŭ la tapiro, la formikomanĝuloj, la bradipoj, kiuj nutras sin en la arboj konitaj kiel jagrumoj kaj ceiboj, la kapibaro (plej granda ronĝulo de la mondo) kaj multaj aliaj specioj kiuj abundas en la baseno de la Orinoko.

Notoj

  1. DE LEÓN, Rafael y RODRÍGUEZ DÍAZ, Alberto J. El Orinoco aprovechado y recorrido. Caracas: Ministerio de Obras Públicas y Corporación Venezolana de Guayana (M.O.P. - C.V.G.), 1976. Uncopyrighted edition.
  2. Jara konkurado "Niaj riveroj estas ŝipvetureblaj"
  3. ([1])
  4. (FERRARO, Karolo kaj LENTINO, Mikaelo. Venezuelo, paradizo de birdoj. Karakaso: Armitano Eldonistoj, 1992)
  5. (VARESCHI, Volkmar. Orinoco Supre. Karakaso: Eldonoj Legado, 1959, p. 41)

Ŝablono:LigoLeginda