Basgitaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektra basgitaro, Fender Mustang Bass
Akustika basgitaro

Basgitaro estas muzika korda instrumento. Ĝi similas al gitaro sed ĝia sono estas je unu oktavo pli malalta, do baso. Muzikisto kiu ĝin ludas estas basgitaristo.

Basgitaro precipe ludas basan parton, kiun en pasinteco ofte ludis kontrabaso. Kun drumo ĝi kreas bazon de ritmo kaj subtenas melodion. Ĝi estas uzata en multaj stiloj inklude roko, metalroko, punko, popobluso. En iuj muzikaj ĝenroj ĝi estas uzata ankaŭ kiel solo-instrumento, ekz. en ĵazo, funkoLatin-Amerika muziko.

Historio

Origine estis kiel basgitaro nomata instrumento, kiu ekestis meze de la 19-a jarcento kaj hodiaŭ nomiĝas kontragitaro: variaĵo de gitaro, kiu aldone al la 6 kutimaj kordoj ankoraŭ havis 5-12 aldonajn kordojn sur dua gitara kolo. Tiu instrumento ankoraŭ hodiaŭ estas uzata en folklora muziko kiel akompanilo de kantistoj aŭ de aliaj, melodiaj instrumentoj.

Konstruo

Sonproduktado

Laŭ maniero de sonproduktado estas dinstingataj akustikaj, elektroakustikaj kaj elektraj basgitaroj.

Kordoj

Basgitaro kutime havas 4 kordojn sed ekzistas ankaŭ variantoj kun 5 aŭ 6 kordoj. Ekzistas malmultaj basgitaroj kiuj havas pli ol ĉi tiom da kordoj, kiuj nomiĝas "vastiĝat-atingpovaj basgitaroj."

Fretoj

Ekzistas basgitaroj fretaj kaj senfretaj. Dum ludado de la senfretaj oni povas uzi pli specifajn ludmanierojn, similajn al tiuj de kontrabaso.

Similaj instrumentoj

Viola baixo

Viola baixo estas basgitar-simila instrumento de la portugala muzika ĝenro Fado. Krome ĝi uziĝas en la tradiciaj portugalaj instrumentaj ensembloj, kiuj nomiĝas "tunas". En la muzika ĝenro la instrumento ne nepras, sed pli kaj pli ofte uziĝas kaj substrekas la ritmon per basaj tonoj.

Gitarono

Gitarono estas meksika bas-muzikilo, kiu havas ses kordon: tri kordoj estas ŝtalaj kaj tri estas nilonaj. Ĝi havas grandegan korpon sed malgrandan kolon. Oni uzas ĝin por ludi mariachi-muzikon.

Famaj basgitaristoj


Ŝablono:LigoElstara