Bashkirian Airlines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bashkirian Airlines
flugkompanio vd
Dum 1991 - 2007
Sidejo Ufa
Lando Rusio
TTT Oficiala retejo
vdr
Bashkirian Airlines
IATA
V9
ICAO
VTC
Voksigno
Bashkirian
Fondita
Aviadilaro 12
Cellokoj vidu tekste
Ĉefsidejo Ufa, Baŝkirio (Rusia Federacio)
Ĉefuloj
Retejo: www.bal.ufanet.ru
vdr

La entrepreno Bashkirian Airlines - en Esperanto "Baŝkiriaj fluglinioj", mallonge BAL - estis rusia flugkompanio kun sidejo en Ufa, Baŝkirio (Rusia Federacio). Ĝi malfondiĝis en 2007

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la entrepreno fondiĝis kiel samfamilia firmao de la ŝtata rusia flugkompanio Aeroflot. La kompanio Bashkirian Airlines okazigis enlandajn flugojn inter la urboj Moskvo, Nadim, Niĵnevartovsk, Novij Urengoj, Sankt-Peterburgo, Surgut kaj Ufa. Iom pli poste aldoniĝis ankaŭ kvin internaciaj celoj: Bakuo en Azerbajĝano, Duŝanbeo en Taĝikio, Hurghada en Egiptio, centro de feria regiono borde de la Ruĝa Maro, Istanbulo en Turkio kaj Erevano en Armenio. En 2006 la rusia oficejo pri aviada sekureco FTOA forprenis la flugkompanian licencon de la entrepreno kaj nur redonis ĝin al du el la 12 aviadiloj post pruvo de intensaj prisekurecaj renovigoj. En majo 2007 la entrepreno publike anoncis bankrotiĝon kaj malfondon.[1] Antaŭ la bankrotiĝo la entrepreno havis 1513 dungitojn.

Aviadalaro[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la bankrotiĝo la entrepreno havis la sekvajn aviadilojn:[2]

  • 2 aviadiloj de la marko Tupolev Tu-154M.

Dek pliaj aviadiloj restis malfunkciigitaj post la decido de la rusia oficejo pri aviada sekureco FTOA en 2006:

  • 1 aviadilo de la marko Antonov An-24RV
  • 3 aviadiloj de marko Antonov An-24V
  • 4 de la marko Tupolev Tu-134A kaj
  • 2 de marko Tupolev Tu-154B.

Grava akcidento[redakti | redakti fonton]

La flugkompanio aparte en 2002 estis en la fokuso de publika atento, kiam la pasaĝera flugo 2937 proksime de la urbo Überlingen ĉe la Bodenlago en sudokcidenta Germanio havarie finiĝis per kolizio kun kargoaviadilo de la entrepreno DHL. Kadre de tiu kolizio mortis 71 homoj. Viro el Nord-Osetio, kies edzino kaj du infanoj pereis en la akcidento, du jarojn pli poste murdis la respondecan aviadotrafikan kontroliston el la aviada kontrolejo Zuriko, de svislanda juĝejo estis kondamnita je 8 jaroj da karcero, sed post tri jaroj, en 2007, jam estis liberigita, revenis al sia hejmregiono kvazaŭ heroo kaj en 2008 iĝis vicministro en la registaro de Nord-Osetio.

Notoj[redakti | redakti fonton]