Basilius von Ramdohr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Basilius von Ramdohr

Friedrich Wilhelm Basilius VON RAMDOHR (n. en 1757 - m. en 1822 en Napolo) estis konservativa juristo, artkritikisto kaj ĵurnalisto el Dresdeno. Li fariĝis en 1806 prusa diplomato en Romo kaj Napolo.

Basilius von Ramdohr naskiĝis sur familia tereno, la Ritterburg Drübber (apud Nienburg), kiu restis bieno de la familio Ramdohr inter 1686 kaj 1839. Li studadis juron kaj estetikon en la universitato de Göttingen, antaŭ ol komenci longan kaj tumultan karieron kiel artkritikisto kaj diplomato.

Li parte famiĝis pro sia libro Venus Urania (1798), frua verko pri la psikologio de amo kaj amikeco, sed ankaŭ pro la tiel nomita "Ramdohr-afero" de 1809 (Ramdohrstreit), koncerne lian severan kritikon de la pentristo Caspar David Friedrich.