Baskulkamiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:LiebherrT282B.jpg
Liebherr T282B

Baskulkamiono estas ŝarĝotransporta veturilo kun baskulebla ekipaĵo. Ĝi estas uzata ĉefe por lozaj ŝutvaroj, grundo, erco ks..

La baskula ekipaĵo povas esti konstruita sur la antaŭa aŭ posta parto de la ŝarĝaŭto. Multfoje, la baskulkamiono havas ĉiurade hidrostatikan pelaĵon.

La ŝarĝaŭto havas grandajn kaj fortajn radojn, pneŭojn. La plej granda baskulkamiono estas Liebherr T282B kaj pezas 592 tunojn kun ŝutvaro, el kio la ŝutvaro pezas 360 tunojn. Tiu baskulkamiono havas dizelektran motoron kun 2720 kW (3650 ĈP).

Konataj produktantoj estas en alfabeta vico: AUSA, BelAZ, Caterpillar, Euclid, Faun, Liebherr, Kaelble, Kamaz, Komatsu, Moxy, Perlini, Terex kaj Volvo.