Bassam Tibi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bassam Tibi
Bassam Tibi (2016)
Bassam Tibi (2016)
Persona informo
بسام طيبي
Naskiĝo 4-an de aprilo 1944 (1944-04-04) (80-jaraĝa)
en Damasko
Religio islamo vd
Etno Sirio vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Göttingen vd
Ŝtataneco GermanioSirio vd
Alma mater Universitato de Frankfurto vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • verkistofilozofo vd
Laborkampo islamointernaciaj rilatoj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bassam TIBI [basAm TIbi], (arabe بسام طيبي; naskiĝis la 4-an de aprilo 1944 en Damasko), estas sciencisto kaj aktivisto pro interkultura kompreniĝo kaj paco.

Li estas de malnova damaska familio (Banu al-TIBI), musulmano kaj germana-ŝtatanulo. Bassam Tibi studis socialsciencon, filozofion kaj historion en la Universitato de Frankfurto ĉe Majno, kiam li 1971 doktoriĝis. Li instruas internaciajn rilatojn en la Universitato de Göttingen ekde 1973. Li profesoriĝis 1981 en la Universitato de Hamburgo.

Li estis profesoro kaj sciencisto en multaj lokoj, ekzemple Visiting Scholar kaj Research Associate en la Universitato Harvard kaj Bosch Visiting Professor kaj profesoro en la Islama Universitato de Ĝakarto, Indonezio. Li estas ankaŭ profesoro en Universitato de Kartumo en Sudano, Universitato de Jaundo en Kameruno, Universitato Princeton kaj Universitato de Kalifornio, Berkeley en Usono kaj en la Universitato Bilkent en Turkio.

En la jaro 1995 li estis honorata kun la Bundesverdienstkreuz kaj 2003 kun juda profesoro Michael WOLFFSOHN li ricevis jarpremion de la Stiftung für Abendländische Besinnung en (Zuriko) .

Gravaj Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vom Gottesreich zum Nationalstaat. Islam und panarabischer Nationalismus
  • Conflict and War in the Middle East. 1998
  • Die neue Weltunordnung. Westliche Dominanz und islamischer Fundamentalismus. Berlin, 1999.
  • Europa ohne Identität? Die Krise der multikulturellen Gesellschaft: Goldmann 2000
  • Islam between Culture and Politics. 2001.
  • Kreuzzug und Djihad, Der Islam und die christliche Welt. München: Goldmann 2001.
  • The Challenge of Fundamentalism. Political Islam and the New World Disorder: University of California Press. Nova eldono 2002
  • Die fundamentalistische Herausforderung. Der Islam und die Weltpolitik. München 2003