Bassecourt
| Bassecourt | |
|---|---|
| Kantono | Ĵuraso |
| Distrikto | Delemonto |
| Koordinatoj | 47°20′20″N 7°14′45″O / 47.33889°N, 7.24583°OKoordinatoj: 47°20′20″N 7°14′45″O / 47.33889°N, 7.24583°O |
| Nombro de enloĝantoj | 3383 |
| Areo | 15,57 km² |
| Alteco | 477 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2854 |
| Komunumkodo | 6701 |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Bassecourt (prononcu baskur) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 3383 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
[redakti] Geografio
Bassecourt etendiĝas ambaŭflanke de la rivero Sorne, alfluanto de Birs en la okcidenta parto de la Baseno de Delemonto, tio estas larĝa kaldrono en la Falda Ĵuraso. Al la komunumo Bassecourt apartenas krom la ĉefvilaĝo Bassecourt mem ankaŭ la vilaĝetoj Berlincourt kaj La Jacoterie kaj krome multnombraj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,57 km², de kiuj 50% estas kovritaj de arbaro, 39% servas por agrikulturo kaj 10% por setlado.
[redakti] Najbaraj komunumoj
La komunumo Bassecourt limas en nordoriento al Develier, en oriento al Courfaivre, en sudo al Undervelier, en sudokcidento al Glovelier, kaj en nordokcidento al Boécourt.
[redakti] Trafiko
Bassecourt situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Porrentruy tra Delemonto al Bazelo. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 kaj ĝi disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A16.
[redakti] Historio
La unua dokumenta mencio de Bassecourt datiĝas el la jaro 1160 kiel Baressicort.[1]
Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Bassecourt fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Bassecourt apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.
[redakti] Notoj kaj referencoj
[redakti] Eksteraj Ligiloj
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Bassecourt
[redakti] Bildoj
|
||||||