Basseterre

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Sankta-Kito kaj Neviso

Basseterre aŭ Bastero estas la ĉefurbo de la Insula Federacio Sankta-Kito kaj Neviso sur la Malgrandaj Antiloj. Ĝi kuŝas sur la suda bordo de Insulo Sankta-Kito.

La loĝantaro de Basseterre nombras ĉ. 20.000 kaj tio estas preskaŭ la duono de la tuta ŝtato. En la urbo troviĝas komerca centro, flughaveno kaj kelkaj sukerrafinejoj.

Gvadelupo havas similnoman ĉefurbon Basse-Terre.

Policejo en Basseterre