Bastamburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bastamburego

Tamburegobastamburo estas frapinstrumento uzata por la generado de malaltaj sonoj kaj ekzistas multvarie. Ĝi eniris dum la 18-a jarcento trans turka janiĉara muziko en Eŭropon.

Uzado en diversaj muzikĝenroj

En orkestromuziko tamburego staras kutime vertikale, oblikve aŭ ankaŭ horizontale sur starigilo. Oni ludas ĝin kutime per grandaj frapiloj ĉirkaŭvolvitaj per felo aŭ felto. Ĝi havas diamentron de 50 ĝis 80 cm kaj estas 40 centimetrojn profunda. Krome ĝi estas tegita per naturfelo (ofte bovidhaŭto). La pli longa resonadon oni dampas per-mane, se tion postulas la komponaĵo. Foje ankaŭ cimbalparo estas fiksita je la supra faco de la tamburo.

En blovmuziko-ensembloj kaj marŝbandoj oni portas la tamburegon per ŝhultrozonoj antaŭ la brusto. La tamburegoj de marŝbandoj konsistas plej ofte el pli maldika ligno ol orkestrotamburegoj.

Aŭdekzemplo: tamburego

Je ordinara frapinstrumentaro la bastamburo estas la ritma, sed ankaŭ videbla baza elemento de la strukturo. Kutime ĝi havas diametron de proks. 45 ĝis 60 centimetroj, profundecon de proks. 35 ĝis 45 centimetroj. Oni ludas ĝin helpe de frapilo fiksita ĉe pedalo (piedmaŝino). Ĉe la surfaco ĝi havas plej ofte tenilon por la fiksado de pendotamburoj.

En metalroka kaj roka muziko foje oni uzas eĉ du bastamburojn, tiel ke la frapinstrumentisto povas uzi por la ludado de tre rapidaj ritmofiguroj ambaŭ piedojn. Pli mono- kaj spacoŝpara ebleco por uzado de la duoblabaso tekniko konsistas en tio, ludi ununuran bastamburon per duobla piedmaŝino. Ambaŭkaze oni devas rezigni la ludadon de la ĉarlestono.

Ekde la 1980-aj jaroj estas kutime (aparte en elektrona dancmuziko) anstataŭi la naturan bastamburon kiel ankaŭ aliajn perkutsonojn per sintez-elektrone generitaj sonoj.

Akustikaj ecoj

Tamburego havas frekvenciron de malalta fundamenta frekvenco (proks. 50 Hz) kaj kun suprotonospektro preskaŭ ne superanta 5 kHz je maksimuma sonpremo. Ĝia sono estas uzata je multaj muzikstiloj kiel fundamenta ero de la ritmo. Aparte grava estas ĝia rolo en moderna dancmuziko kaj en tekno-muziko, je kio ĝia sono tie plejofte estas elektrone generata per specimenilodrumomaŝino, do per komence mezfrekvenca sinusa aŭ rektangula kurbo, kiu ene de malmultaj milisekundoj falas sub 20 Hz kaj finsonas.

Strukturo

Kaldrono

Tamburego en armemuzika bando

La kaldronojn oni produktas diversmaniere. Ekzistas maldikaj kaldronoj kun fortigaj ringoj (kutimaj ĝis en la 1970-aj jaroj) aŭ el ligno 6- ĝis 10-foje kruce kungluita ligno. Ofte oni uzas aceran- aŭ betulan lignon, sed ankaŭ aliajn lignospecojn por la konstruado de bastamburoj. En la 1960-aj jaroj ekzemple kaldronoj el fago estis treege disvastiĝintaj, kaj por altkvalitaj kaldronoj oni eĉ prilaboris tropikan lignon (ekzemplo: Sonor Signature).

Streĉaj ŝraŭboj kaj ringoj

La streĉoringoj je altkvalitaj bastamburoj kutime konsistas el ligno kaj estas fiksitaj per dek ĝis dek du agordoŝraŭboj. En la kategorio ĝis la mezklasaj frapinstrumentaroj la bastamburoj havas nur 8 streĉoŝraŭbojn. Pli malnovaj bastamburoj (ĝis en la 1970-aj jaroj) de la mezuro 20" disponas nur pri 6 streĉoŝraŭboj. Ankaŭ malaltprezaj bastamburoj ekz. el Ĉinujo ofte havas malpli streĉoŝraŭbojn. Tio estas problema, se temas pri pli grandaj tamburoj (ekz. 22"), ĉar tiam ne eblas sufiĉa agordo de la felokampoj.

Feloj

La feloj nuntempe estas preskaŭ nure el unu- aŭ dutavola plastofolio. La resonancfelo ofte havas truon, kio ebligas la metadon de mikrofono en la kaldroninternon. Je tio tamen riskas ne neglektindan perdon de sonpremo kaj per tio ankaŭ de resonanco, kio rezultigas, ke la tamburego sonas treege malpli trafa kaj kraka. Aparte en la 1970-aj jaroj estis tre disvastiĝinte ludi sen resonancfeloj.

Dampado

Per kusenoj aŭ apartaj damporingoj oni povas dampi resonancon sentatan kiel ĝena. Per ĉi tiuj dampiloj oni atingas pli obtuzan, basan kaj sekan sonon. Ĝis en la 1970-aj jaroj multaj produktantoj ekipis siajn tamburegojn per grandaj enmuntitaj dampiloj (vidu Premier) aŭ per feltotukbendaj dampiloj, kiel ekzemple LudwigSonor, kiujn ili enstreĉis inter felon kaj kaldronon.

Aldonaĵoj

La tamburego staras sur piedoj, kies metalpintoj aŭ gumpiedoj nuntempe malebligas forglitadon, kio estis problema ĝis en la 1970-aj jaroj.

Bastambura rozeto nomiĝas la tenilo bezonata por la muntado de cimbalo kaj tamoj sur la tamburegon. Bastambura rozeto havas unu aŭ du akceptotruojn kaj tamburegoj kutime inkluzivas ilin. En la akceptotruojn oni metas la tamotenajn resp. cimbaltenajn artikojn. Ekzistas tamen ankaŭ senrozetaj tamburegoj. Ĉi tiuj neboritaj kaldronoj havas la avantaĝon, ke ili povas libere elsvingi sen ĝenado de tamoj kaj / aŭ cimbaloj. Se oni volas uzi tian tamburegon, tamoj kaj cimbaloj bezonas apartajn framojn.

Ĝis en la 1970-aj jaroj plejofte je bastamburoj troviĝis krom tamakceptiloj, kiuj parte ankaŭ estis iomete pli flanke muntitaj, ekzistis ankaŭ akceptiloj por tiel nomata cimbaltenilo.

La japana Ōdaiko

En japana taiko-tamburado la bastamburo nomiĝas Ōdaiko (大太鼓). La tamburoj de masiva konstrumaniero estas barelformaj (nagadō (長胴), profunda kaldrono) aŭ cilindraj (hira (平), tre malprofunda kaldrono) kaj havas diametron de 1 metro aŭ pli. La plej granda nagadō-odaiko staras en la Festival-Arbara Art-Muzeo en Takajamo, havas diametron de 267 centimetroj ĉe la ventro, 207 centimetroj je la felo kaj pezas prekaŭ 4 tunojn. La tamburego estis finfarita en la jaro 1996 post trijara konstruado.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara