Bastei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de Bastei en suda direkto. Ĉe la bordoj de Elbo videblas domoj de la urbeto Rathen.
La ponto hodiaŭ. En la fono post Lilienstein.

Bastei (la nomo estas germana vorto por bastiono) estas rokensemblo en Saksa Svislando la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi estas la plej konata turisma celo de la tuta montaro kaj proponas la certe plej imponan panoraman vidon. La elvidejo troviĝas 194 metrojn super la akvonivelo de la rivero Elbo kaj 405 metrojn super la maro. Ĉirkaŭe salutas tablomontoj, ebenaĵoj, kampoj, pratoj, arbaroj ... ĉie intere rokoj impresantaj per sia sovaĝa formabundo. Sube brilas la helblua rubando de Elbo. Ŝipoj, fervojo kaj domoj aspektas kiel ludiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La belecon de Bastei malkovris naturamikoj kaj pentristoj en la epoko de la romantikismo. Hans Christian Andersen skribis en sia vojaĝtaglibro "Vojaĝo de Leipzig al Dresden kaj en la Saksan Svislandon" (kiun li entreprenis en somero 1831) : " Ĉi tie estas alte, tre alte! Vi devas kelkajn kirkoturojn meti unu sur la alian kaj eviti kapturniĝon se vi staras sur la plej supra pinto. Estas fiksita krado, por ke vi ne falas! - La longa blanka-flava rubando tie sube, kiu por viaj okuloj aspektas ne pli larĝa ol piedvojo ĉestrata, estas Elbo, la flava-bruna poplofolio naĝanta, kiun vidi vi kredas, estas longa riverboato. Vi povas vidi ankaŭ - sed nur kiel etajn punktojn - la homojn sur ĝi ..." Andersen iris ankoraŭ trans iom provizora ligna ponto, kiun oni konstruis ĉirkaŭ 1820 ĉe la malantaua (de Elbo) flanko de la rokoj.

En 1851 la lignan anstataŭis ŝtona ponto, sur kiu ekde tiam eblas sendanĝere promeni de roko al roko. La ŝtona ponto estas 76 metrojn longa kaj interligas la Bastei-rokon kun la iama rokoburgo Neurathen. La arkitektura formo bone adaptiĝas al la ĉirkaŭanta pejzaĝo kaj la ponto fariĝis kvazaŭ simbolo de la montaro.

Irante de roko Bastei trans la same nomita ponto (Basteibrücke) la rokoburgon Neurathen, kiu estas la plej granda rokoburĝo de la regiono. Restojn de la burgo, ekzemple subtenopunktojn de traboj kaj ĉambroj skulptitaj el la rokaĵo, kolektujo de pluvoakvo (cisterno) kaj ŝtonajn globojn de mezepoka katapulto - ĉion ĉi eblas viziti promenante laŭ rondovojo. En la jaro 1986 oni starigis rekonstruitan katapulton ene de la rokoburgo. Oni povas viziti ankaŭ la trovaĵojn de arkeologiaj fosadoj, precipe ceramikajn objektojn.

En la jaro 1938 oni deklaris Bastei naturrezervejo (la unua de Elba Grejsmontaro).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Promenon al

  1. Bastei oni faras kutime suprenirante de Rathen sur vojoj kun ŝtupoj (rekte aŭ tra Wehlgrund). Plia ebleco - sed ne rekomendida - estas alveturi per aŭto kaj uzi la proksiman parkejon. Post ĝuo de la panorama vido tre proksime sin proponas por posta vizito:
  2. plia elvidejo
  3. plia elvidejo
  4. ruinoj de la historia rokoburgo "Neurathen"
  5. plia elvidejo
  6. Kuracloko Rathen ("Kurort Rathen")
  7. lago "Amselsee" kun gondoloj
  8. rokoscenejo Felsenbühne Rathen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]