Bastian Schweinsteiger
Bastian Schweinsteiger [prononco "Bastian Ŝvajnŝtajga"] estas germana futbalisto. Li naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1984 en Kolbermoor (Bavario), do momente estas 27-jara. Laŭ la stato de 2008 li estas profesia futbalisto de la klubo "FC Bayern München". La sportisto inter alie estis membro de la germana nacia teamo de futbalo dum la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2006, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010.
|
||||||
|
||||||
|
||||||