Bastoŝuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paro da bastoŝuoj

Bastoŝuo estas malalta ŝuo, plektita el bastrubandoj (tiliaj, salikaj, ulmaj kaj aliaj) aŭ el betulŝelo. Bastoŝuo fiksiĝas al la piedo per laĉoj, torditaj el la samaj bastrubandoj, el kiuj bastoŝuo mem estas farita.

Por elfari unu bastoŝuon necesas sep bastrubandoj, ĉiu longa je du metroj. Larĝeco de unu bastrubando egalas proksimume al larĝeco de polekso de viro, kiu mem elfaradis bastrubandojn kaj poste mem plektis bastoŝuojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]