Bastoneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paro de bastonetoj.

Bastonetoj estas en muziko la iloj, per kiuj frapinstrumentistoj generas sonojn. Ekzistas diversaj versioj kaj grandoj parte laŭnormaj (2A, 5A, 7B ktp.).

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bastono konsistas el ŝafto longa 30 ĝis 45 centimetrojn, je kies pinto troviĝas la kapo. Kutime la frapo de la kapo generas la sonojn (ekz. de la felo), sed oni ankaŭ povas ludi per la ŝafto. Plej ofte frapinstrumentisto tenas bastoneton en ĉiu mano. La maniero teni bastonetojn dependas de tekniko kaj muzikstilo.

Bastonetparo

Versioj[redakti | redakti fonton]

La sono de la generita tono aparte dependas de la manuzado de la bastoneto. Pro tio la produktantoj proponas multvariecon da bastonetoj diversaj longecoj, dikecoj, pezoj, hardecoj, superfacoj, profiloj kaj kapoformoj. Kutime la longeco de bastonetoj troviĝas inter 38,5 kaj 42,5 centimetroj, la pezo varias inter 40 ĝis 70 gramoj. Ambaŭ mezuroj ege dependas de materialo kaj farmaniero.

Materialo[redakti | redakti fonton]

Bastonetoj estas ĉefe produktataj el ligno. Krom hikorio, kverko kaj acero oni ankaŭ proponas bastonetojn el karpeno aŭ aliaj, plej ofte ekzotajn lignospecojn. La lignospeco decide influas la sonon, la ekvilibron kaj la vivdaŭro de la bastonetoj. La naturprodukto ligno kondiĉas, ke parte ekzistas egaj diferencoj laŭ kvalito kaj konsisto ankaŭ ene de iu lignospeco. Tio dum la pasinteco ofte kaŭzis parte malsamajn rezultojn de la produktado. Nur modernaj produktad-metodoj ebligis produkti bastonetoparojn, je kiuj la ekzempleroj estas preskaŭ identaj.

Krom la tradicia materialo ligno oni ankaŭ produktas bastonetojn el plasto, metaloj (plejparte aluminio) kaj aliaj. Je multaj tipoj la ŝafto kaj la kapo konsistas el malsamaj materialoj, ekz. ligna ŝafto kun plasta kapo.

Kapo de frapinstrumentara bastoneto
Martelbastonetoj por timbalo.

Kapo[redakti | redakti fonton]

La kapoformo de bastoneto grandkvante decidas la ekestantan sonon. Ĉar malsamaj kapoformoj sur malsamaj materialoj (felo, cimbalo, gumoplato ktp.) ĉiam sonas malsame, la selekto de la „ĝusta“ kapoformo ofte estas afero de gusto. La materialo plej ofte uzata por normalaj bastonetokapoj estas ligno, pli malofte ĝi estas nilono.

Timbalojn oni ludas per bastonetoj, kiuj havas grandajn felto- aŭ teksaĵobulojn je la pinto.

Oni ankaŭ uzas brosojn, je kies antaŭa finaĵo troviĝas multaj maldikaj dratoj aŭ plastobendoj. Aliaj variaĵoj generas la sonon per kapo el felto, korko, gumofadeno.

Renomaj bastoneto-produktantoj[redakti | redakti fonton]

  • Millenium
  • Drum Workshop
  • Agner
  • Ahead
  • Aquarian
  • Artbeat
  • Attila
  • B-stick
  • Balbex
  • ice-stix
  • Paiste
  • Pell Wood
  • Promark
  • Regal Tip
  • Rohema
  • Sonor
  • Stagg
  • StarWood
  • Tama
  • Vater
  • Vic Firth
  • Zildjian

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]