Bastonmapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
bastonmapo en la "transmara muzeo" de Bremeno (Germanio)

La bastonmapo estas grava navigacia instrumento en Polinezio.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Bastonmapo konsistas el reto de bastonetoj, kiuj tranĉiĝas el la centra branĉo de kokospalmaj folioj, kaj kiuj estas interligitaj per ŝnuroj el kokosaj fibroj. En resumaj mapoj aldone konkoj de cipreedo-helikoj estas ligitaj al iuj partoj de la bastonoj, por mape signi apartajn lokojn.

Bastonmapo estas bildigita en la suba parto de la blazono de la Marŝala Insularo.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La bastonmapoj ne uziĝis por navigado sur vojaĝantaj ŝipoj, sed nur por la eduko de la ŝipaj navigistoj sur la hejmaj insuloj. Ili ne servas por trovo de la momenta ŝipa pozicio, sed montru al la ŝipa navigisto kiel atingi sian celon.

En plena amplekso bastonmapo nur interpreteblas de tiu kiu produktis ĝin.

Ili per pli malgrandaj, kurbaj branĉetoj montras la marfluojn ĉirkaŭ la insuloj, ondomovojn reflektitajn de la insuloj, maltrankvilajn maropartojn kie diversdirektaj ondoj renkontiĝas, kaj per pli longaj bastonoj la veturdirekton al la per helikaj konkoj signitaj insuloj.

Bedaŭrinde konstateblas ke la konoj de polinezia navigado necesaj por utila uzo de la bastonmapoj intertempe plejparte perdiĝis. Nuntempe bastonmapoj preskaŭ ekskluzive produktiĝas por vendado al turistoj.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bastonmapoj aparte uziĝis sur la Marŝala Insularo en Mikronezio.

Ekzistis tri specoj da ili:

  1. rebbelib - aparte grandaj resumaj mapoj,
  2. mattang - mezgrandaj
  3. kaj meddo - malgrandaj, detalaj mapoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Primitive Cartography in the Marshall Islands ("primitiva kartografio en la Marŝala Insularo"). Anglalingva artikolo en la ĵurnalo Journal Cartographica: The International Journal for Geographic Information and Geovisualization. Eldonejo University of Toronto Press, junio 1976

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]