Bastonmarŝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bastonmarŝado

Bastonmarŝado estas populara subĉiela hobio.

Nordia bastonmarŝado, internacie konata sub la anglalingva nomo Nordic Walking, tre populariĝis komence de la 21-a jarcento en la tuta mondo. Ĝi ekestis en la 1950-aj jaroj en Finnlando, kiam longdistancaj skiantoj ekuzis la tiel nomatan ski-marŝadon dum sia somera trejnado. Do, temas pri marŝado kun specialaj bastonoj, kiuj tuŝas la teron kaj ĉe ĉiu movo la brakoj svingiĝas preter la korpo.

Nur en 1997 oni ekuzis la nomon Nordic Walking kaj prezentis ĝin kiel hobian sportspecon. En la jaro 2000 ĝi okupis la unuan lokon en Finnlando inter la sanigaj sportoj. Ekde tiam ĝia populareco rapide kreskis. Nun ĉirkaŭ 500 000 finnoj regule praktikas bastonmarŝadon kaj pli ol unu miliono aŭ 30 procentoj de la finna loĝantaro jam fojfoje marŝis per bastonoj.

Por praktiki bastonmarŝadon oni bezonas paron da taŭgaj bastonoj, tiel altaj kiel 7/10 de la korpo; paron da oportunaj ŝuoj, en kiuj bone apogiĝas la kalkanoj kaj iom da scioj pri la tekniko de praktikado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bastonmarŝado devenas de du kutimoj. La unua ekestis en la pasinteco, kiam pilgrimantoj, paŝtistoj kaj montaranoj uzis bastonojn por helpi sin dum irado. La dua, kiel jam menciite, aperis dum somera trejnado de skiistoj kaj similas ski-marŝadon.

La ritmo ĉe bastonmarŝado estas la natura movo de kvarpieduloj kaj skiistoj. En Usono oni elpensis power walk (energi-marŝadon), sed la nordia bastonmarŝado estas pli malstreĉa kaj plivastiĝis en tuta mondo. En Finnlando oni regule okazigas nacian bastonmarŝan tagon en septembro. Lige kun la temo tiutempe okazas kursoj kaj ekskursoj en pluraj urboj kaj sportocentroj en la lando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]