Basviolono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basviolono. Moderna rekonstruaĵo de historia instrumento

La basviolono estas historia arĉinstrumento el la familio de la gambovjoloj.

Pro la konstrumaniero gi validas kiel pontinstrumento ekde la gambovjola familio al la kontrabaso. Kontraŭe al la gambovjoloj ĝi ne plu estas tenata per la gamboj, sed estas starata sur la grundon. La basviolono ekzistas kaj gambovjol- kaj ankaŭ violonforma. Ĉe gambvjolformo foje okazas, ke ĝi havas la violontipajn f-truojn.

Per ĉi tiu nocio oni kunigis kaj okfutajn instrumentojn, sonantaj kiel notite, kaj ankaŭ deksefutajn instrumentojn, sonantaj oktavon pli malaltaj. Nuntempe en aparta kazo estas malfacile decidi, pri kiu instrumento komponisto tiam disponis.

Basviolono ĉe Johann Sebastian Bach[redakti | redakti fonton]

Basviolono pentrita ĉ. 1640 de Peter Lely, pentristo baroka anglo-nederlanda, montranta grandan basinstrumenton laŭforme de violonĉelo, sed kun granda tonamplekso kaj ludata kiel gambovjolo, do kun manplato supren

Johann Sebastian Bach nomis sian plej malaltan arĉinstrumenton ĉiam basviolono kaj paŭzigis ĝin nur malofte en plene okupitaj verkoj (ekz. kantatoj)[1]. Laŭ nuna stato de la esploro[2] en Vejmaro ankoraŭ ekzistis loka tradicio, laŭ kiu la basviolono estis okfuta instrumento[3]. En partituroj el sia tempo en Köthen kaj Lepsiko Bach kondukas la instrumenton ĉiam malsupren ĝis D, foje ankaŭ ĝis C. Jen temas verŝajne pri du diferencaj deksesfutaj instrumentoj, kiujn Bach plejofte nomis violone grosso aŭ simile. En la Brandenburgaj konĉertoj ĉiuj tri instrumentoj aperas[4].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alfred Dürr, Die Kantaten von Johann Sebastian Bach, Band 1, 1971, ISBN 3-423-0-4080-7
  2. Laurence Dreyfus, Bach's Continuo group, ISBN 978-0674060302.
  3. Johann Gottfried Walther, Musikalisches Lexicon oder Musicalische Bibliothek ..., Leipzig (bei Wolffgang Deer) 1732, Neudruck, hrsg. von Richard Schaal, Kassel 1953 und 4. Aufl. Kassel und Basel 1986.
  4. Ares Rolf, J.S. Bach, Das sechste Brandenburgische Konzert, Dortmund 2002, ISBN 3-932676-09-2.