Basílio da Gama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basílio da Gama
(1741-1795)
Brazila poeto
Brazila poeto
Persona informo
Naskonomo José Basílio da Gama
Naskiĝo 8-a de aprilo 1741
en São José do Rio das Mortes, Minas-Ĝerajso,  Brazilo
Morto 31-a de julio 1795
en Lisbono,  Portugalio
Tombo Igreja e antigo Convento de Nossa Senhora da Boa Hora vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco State of Brazil • BraziloReĝlando Portugalio vd
Profesio
Alia nomo Termindo Sipílio vd
Okupo verkisto • poeto vd
Verkado
Verkoj O Uraguai vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Basílio da GAMA (1741-1795) (* São José do Rio das Mortes, Minas-Ĝerajso, en la 8-a de aprilo 1741 - Lisbono, en la 31-a de julio 1795) estis brazila poeto, kiu verkis sub la pseŭdonimo Termindo Sipílio. Li celebriĝis pro sia epika poemo O Uraguay, kreita en 1769, kaj estas la patrono de la seĝo 4 en la Brazila Beletristika Akademio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1757, jam pripatra orfo, li ekis vizitadi la Kolegion de la Jezuitoj en Rio-de-Ĵanejro. Du jarojn poste, en 1759, Gomes Freire de Andrade, 1-a Grafo de Bobadela, ordonis la fermadon de la kolegio, kiel parto de la kampanjo je persekutado farita de la Portugala Krono kontraŭ la Kompanio de Jesuo, la juna Baziljo tenis sin fidela al sia alvokiĝo kaj iris al Romo, serĉe de la apogo de la katolika eklezio por sia kredo.

Inter la jaroj 1760 kaj 1766 li estis akceptita en la Romia Arkadio[1], dank'al la itala poeto Michele Giuseppe Morei (1695-1767)[2][3].

En la daŭro de 1768 li ree troviĝas en Brazilo, en urbo Rio de Ĵanejro, tamen, li reiras al Eŭropo, kaj sin direktas al Koimbro. En tiu okazo, li estis enketretenita en Lisbono, akuzita kiel simpatianto de la jezuitoj. Interŝanĝe de la libereco, li promesis vivi en Angolo. Tuj poste, penante eviti la ekzilon, li kapitulaciis antaŭ la povo ekzercita de la estonta Markizo de Pombal, senpera respondeculo de la persekutado al la jezuitoj.

Frontispico de la verko O Uraguay

Baziljo do verkis epitalamon, dediĉitan al la filino de la Markizo, kaj tie li laŭdis la markizon, kaj en 1769, li estis favorita de la nobelulo. En tiu sama jaro, li publikigis la epikan poemon O Uraguai, dediĉita al la frato de la markizo Francisco Xavier de Mendonça Furtado (1700-1769), kie oni rimarkas la intencon je plaĉado al la forta administranto de la tiama Portugalio.

Krom la portugalaj militistoj, la gvaranioj estas traktitaj laŭ pozitiva maniero de la aŭtoro, kie la jezuitoj rolas kiel sovaĝaj kruduloj, pro tio ke ili estis kontraŭaj al la politiko de la markizo, kaj estas pentritaj kiel interesitoj pri la trompado de la indiĝenoj.

En tiu epoko striktiĝas lia rilato kun Pombal, kaj poste kelka tempo li fariĝas administra oficisto kaj sekretario de la markizo. Okaze de la politika falo de lia protektanto, Baziljo komencis suferi politikajn persekutadojn, kaj estis devigata translokiĝi el la Portugala Kortego al la Kolonio de Brazilo, kaj inverse, kiel formo de liberiĝo de la arbitraĵoj faritaj kontraŭ lin.

En okazo kiam li estis en Lisbono li mortis en la 31-a de julio 1795, kaj estis sepultita en la Preĝejo de la Bona Horo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Epitalâmio às núpcias da Sra. D. Maria Amália ("Poemo al geedziĝo de S-ino Maria Amália", 1769)[4]
  • O Uraguai ("Urugvajo", 1769)[5]
  • A declamação trágica ("Tragedia deklamado", 1772)[6]
  • Os Campos Elíseos ("Elizeo", 1776)[7]
  • Lenitivo da saudade ("Mildigo de sopiro", 1788)[8]
  • Quitúbia (1791)[9]
  • A Liberdade ("Libereco", 1810)[10]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Laŭlonge de la rivero, poemo (1994)[11]
  • La morto de Lindoja: kanto kvavra, poemo (1994)[11]

Aliaj Referecoj[redakti | redakti fonton]

  • Bibliographia brasiliana[12]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Akademio de la Arkadio estis fondita en Romo, en 1690
  2. Treccani.it
  3. CERL Thesaurus
  4. GAMA, José Basilio da. Epithalamio da excellentissima senhora D. Maria Amalia. Lisboa, na Officina de Joseph da Silva Nazareth, 1769.
  5. GAMA, José Basílio da. O Uruguay: Poema de José Basílio da Gama. Lisboa, na Regia Officina Typografica, 1769.
  6. GAMA, José Basílio da. A Declamação Tragica. Poema dedicado ás Belas Artes. Lisboa, na Regia Typografica, 1772.
  7. GAMA, José Basílio da. Os Campos Elyseos oitavas de Termindo Sipilio pastor da Arcadia aos illustrissimos, e excellentissimos Condes da Redinha. Lisboa, na Regia Officinaa Typografica, 1776.
  8. GAMA, José Basílio da. Lenitivo da Saudade na sensivel morte do Serenissimo Senhor D. Joseph, Principe do Brasil. Pio, Religioso, Liberalissimo. Lisboa, na Officinaa de Lino da Silva Godinho, 1788.
  9. GAMA, José Basílio da. Quitubia. Faccia pompa d'Eroi l'Africa ancora. Lisboa, na Officinaa de Antonio Rodrigues Galhardo, 1791.
  10. GAMA, José Basílio da. A liberdade, cançoneta de Metastasio. Lisboa, na typografia Lacerdina, 1810.
  11. 11,0 11,1 11,2 LORENZ, Francisco Valdomiro. Brazila Antologio Poezia. Rio de Janeiro, Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, 1994.
  12. MORAES, Rubens Borba Alves de. Bibliographia brasiliana: A bibliographical essay on rare books about Brazil published from 1504 to 1900, and works of Brazilian authors published abroad before the independence of Brazil in 1822. Amsterdã, Holanda: Colibris, 1958.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj