Bata (konzerno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bata (ĉehe kaj slovake Baťa) estas la plej granda produktisto de ŝuoj. La ĉefsidejo de la konzerno troviĝas hodiaŭ en Lausanne.

En la konzerno laboras pli ol 40.000 personoj, la konzerno havas 40 produktadejon en 26 landoj kaj prozorgas 4.600 ŝuvendejojn. Ekzistas kvar vendaj regionoj: Bata Europe kun sidejo en Lausanne, Bata Asia Pacific-Africa kun sidejo en Singapuro, Bata Latin America kun sidejo en Meksikurbo kaj Bata North America kun sidejo en Toronto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ŝufabriko Baťa estis fondita kiel "T. & A. Baťa" la 24-an de aŭgusto 1894 fare de Tomáš Baťa (1876-1932) kaj ties gefratoj Antonín kaj Anna. La fondo okazis en la Moravia urbo Zlín, Aŭstrio-Hungario. Antonín kaj Anna retiriĝis unu jaron poste el la gvidado de la entrepreno kaj transdoni la solan respondecon al Tomáš. Post morto de Antonín en 1908, Tomáš transprenis la entreprenon tute.

Per enkonduko de fabrika produktado kaj livero al etkomercistoj, Baťa revoluciis la ŝuproduktadon, kiu okazis pli frue en malgrandaj unupersonaj metiejoj.

La entrepreno komencis eksporti en 1909 kaj ene de kelkaj jaroj liveris jam al ĉiu mondoparto. Baťa estis unu el la malgrandaj entreprenoj, kiuj povis plenumi grandiĝantajn dezirojn dum la unua mondmilito je militistaj boto. La fabrikoj estis tiel organizitaj en eksterlando, ke ili estis sendependaj de la centra entrepreno. La entrepreno agadis sociale, apogis bonstaton de la laboristoj.


Ĝis 1930, Baťa iĝis gvidanto de la monda ŝumerkato. Tomáš Baťa mortis en 1932 pro aviadila akcidento, lia duonfrato Jan Antonín Baťa iĝis la nova gvidanto de la konzerno.

Post la german okupado de Ĉeĥoslovakio en marto de 1939, Jan Antonín Baťa estis arestita, sed baldaŭ liberigita. Post mallonga restado en Usono, li kaj la familkio setlis en Brazilo. Li tie rekonstruis la entreprenon helpe de la eksterlandaj produktejoj. Jan Antonín Baťa fondis ankaŭ plurajn urbojn kiel Bataiporã, Bataguassu, Batatuba, Anaurilândia kaj Mariaopolis.

La juna filo de Tomáš Baťa (Tomáš J. Baťa) agadis en Kanado, la familio post la dua mondmilito luktis por la posedaj rajtoj de la firma heredaĵo.

Jan Antonín Baťa mortis en 1965 kaj Tomáš J. Baťa (Thomas J. Bata) plukonstruis la konzernon. Post la kolapso de komunisma reĝimo en 1989, Tomáš J. Baťa vizitis Ĉeĥoslovakion kaj reaĉetis la restaj firmaopartojn.

La nova konzerna ĉefo en 2001 iĝis Thomas G. Bata, onklo de la entreprena fondinto.

La Bata-familio kaj konzerno estas sociale tre aktiva, precipe en Kanado. En Toronto funkcias la Bata Shoe Museum. Thomas J. Bata apogis grandanime la Trent University en Peterborough, la tiea universitata biblioteko estis nomata post li "Thomas J. Bata Library". La Bata-fondaĵo apogas kulturajn kaj karitativajn celojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eugen Erdély: Thomas Bata - Ein Schuster erobert die Welt, Interna Aktuell 2004, ISBN 3-934662-84-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]