Batajnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Batajnica, serbe Батајница, estas loĝata loko en Serbio, en distrikto Beogrado (sed geografie en Srem (regiono)), en municipo de Zemun.

Loko de la municipo en Serbio

Bazaj informoj

Geografio

Batajnica etendiĝas laŭ dekstra bordo de Danubo laŭ ĉefvojo kaj fervojo Beogrado-Novi Sad. Centro de Beogrado troviĝas 25 km.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La loknomo aludas al batalejo. Laŭ hungaraj informoj en 1165 la hungara armeo tie venkis la grekojnBizancon. Tiu batalejo serbe estas Batajnižko polje. Ĝis la 16-a jarcento la loko apartenis al Hungara reĝlando, poste al Osmana Imperio. La unuaj mencioj okazis en 1725. Inter 1739-1873 la vilaĝo apartenis al Limgarda zono de Habsburgoj. Ĝis Traktato de Trianon aŭstria-hungara kontrolo okazis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio ĝi apartenis. En 1923 milita flughaveno konstruiĝis, kiun NATO bombardis en 1999. En 2001 oni malkovris aron de albanaj kadavroj.

Mapo pri municipo Zemun

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Fontoj

Noto

Preĝejo de Batajnica

Spite la loĝantaronombron la loko ne havas urban statuson, komprenu ĝin, kiel suburbo aŭ loĝkvartalo de Beogrado.