Batalhalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalhalto (aŭ batalpaŭzo) estas interkonsento inter du malamikaj militantaj flankoj, ĉesigi ĉiujn batalojn kaj militan aktivadon (male al armistico) je mallonga tempo kaj pro difinita celo.

La celo de similaj batalpaŭzoj povas esti:

  • Trovo kaj prizorgo de vundiĝintoj kaj mortintoj.
  • Sekurigo de libera akompano de la parlamenteroj.
  • Sondado de la situo aŭ reorganizo de la trupoj.
  • Sondado de la eblecoj por armistico.