Bataliono Mackenzie-Papineau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Bataliono Mackenzie-Papineau (en angla: Mackenzie–Papineau Battalion, populare konataj kiel Mac-PapsMak-Papoj) estis unuo de kanadanoj kiuj luktis formante parton de la Internaciaj Brigadoj defende de la Dua Hispana Respubliko dum la Enlanda Milito. La nombro de membroj estis, laŭ informo de la propraj arkivoj, de 1.448, el kiuj 721 mortiĝis lukte, kaj pro tio Kanado estis la dua laŭ nombro de membroj kontribuitaj al la Brigadoj post Francio, proporcie al ties populacio.[1]

Kvankam ĝi estis organizita de la Komunisma Partio de Kanado, multaj estis ne nepre komunistoj, sed ligataj al sindikatoj kaj aliaj organizoj, de aliaj tendencoj aŭ sentendencaj. Same multaj estis de eŭropa deveno , ĉefe el Finlando kaj el Ukrainio.

La granda nombro de volontuloj kanadaj permesis la kreadon de propra Bataliono, kiu estis integrata en la 15a Internacia Brigado.[2] La unuaj luktoj de tiu trupo okazis dum la Batalo de Jarama kie ili famiĝis, kaj poste en la sangoversa Batalo de Brunete. Poste ili partoprenis en la Batalo de Teruelo kaj tuje en la defendo de Aragonio, Katalunio kaj Valencilando. Ties lasta granda interveno okazis en la Batalo de Ebro, kie la intensa lukto okazigis altan nombron de perdoj. La 21-a de septembro de 1938, kiam ili estis ankoraŭ en la batalkampo de Ebro, venis la ordono retiriĝi fare de la respublika registaro, kaj la Bataliono dissolviĝis, dum ties integrantoj revenigitaj al naskiĝlando, kie ili estis neakceptitaj dekomence kaj neagnoskitaj pro ties kontribuo al lukto kontraŭ faŝismo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean, Michaëlle, Governor General of Canada, Speech on the Occasion of the Unveiling of the MacKenzie-Papineau Battalion Monument, Otavo, 20an de Oktobro, 2001.
  2. Hugh Thomas, La Guerra Civil Española, pp. 1035-1036

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]