Batalo de Stamford Bridge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo ĉe Stamford Bridge
Konflikto: Invado de vikingoj ĝis Anglio
Mezepoka miniaturo de la batalo
batalo
Daŭro: 25-a de septembro 1066
Loko: vilaĝo Stamford Bridge (Jorkŝiro), hodiaŭa graflando East Riding of Yorkshire en norda Anglio
Rezulto: decida venko de anglosaksoj
Flankoj
norvegoj
Northumbriaj ribelintoj
skotoj
anglosaksoj
Komandantoj
Harald Hardrada
Tostig Godwinson
Harold la 2-a Godwinson
Forto
proksimume 7 500 viroj proksimume 7 000 viroj
Perdoj
nekonataj, proksimume 7 000 nekonataj, proksimume 2 000
vdr
La Batalo de Stamford Bridge: pentraĵo de Peter Nicolai Arbo (1831–1892)

La Batalo de Stamford Bridge okazis la 25-an de septembro 1066. Harold la 2-a (Anglio) tute venkis Harald Hardrada de Norvegio. La batalo estas ĝenerale konsiderata kiel la fino de la epoko de la vikingoj.

En 1066 mortis Eduardo la Konfesanto, reĝo de Anglio. Harald decidis invadi Anglion. En septembro tiun jaron li alteriĝis kun 15,000 soldatoj kaj 300 ŝipoj. La 20-an de septembro ĉe Fulford (proksime al Jorko), li venkis anglosaksan armeon. Tamen Harold la 2-a estis rapide marŝanta norden kun granda armeo: ili marŝis 185 mejlojn (ĉ. 300 kilometrojn) dum kvar tagoj. La 25-an de septembro Harold alvenis al Stamford Bridge (Jorkŝiro), kie li tute venkis Harald, kies armeo estis malpreta por batalo ĉar ĝi atendis nur provizaĵojn. Kvankam la plejparto de la norvegoj ne havis sufiĉe da tempo por surmeti kirasojn, ili forte batalis plurajn horojn. Harald kaj multmultaj norvegoj mortis dum la batalo.

Post al batalo Harold la 2-a eniris pacakordon kun la postvivantaj invadantoj kaj permesis ke ili eliros de Anglio, promesante neniam plu invadi la landon. Necesis malpli ol 25 ŝipoj por porti ilin reen al Norvegio.

Tamen Harold ne retenis la regnon: li devis rapide marŝi suden por kontraŭi la invadon de Vilhelmo la Konkerinto. La 14-an de oktobro li estis mortigata dum la Batalo de Hastings.