Batalo ĉe Lipany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombmonumento ĉe Lipany
Batalkampo ĉe Lipany

Batalo ĉe Lipany estas decida kunpuŝiĝo, kiu finigis la husanajn militojn.

Dimanĉe la 30-an de majo de 1434 en loko inter vilaĝo Hřiby kaj monto Lipská hora, kiu situas proksimume unu kilometro sude de mezbohemia vilaĝo Lipany, staris kontraŭ si unuiĝintaj fortoj de radikalaj husanoj (Taboritoj gviditaj de Prokop Holý kaj Orfoj de Jan Čapek ze Sán) en unu flanko kaj koalicio de moderaj kalikuloj kaj katolikoj en la alia flanko. La modera flanko estis nombre tre pli forta, sed la radikaloj denove povis fanfaroni per harmonianta kaj pli sperta armeo. Alie inter la flankoj ne estis gravaj diferencoj. Ambaŭ uzis klasikan husanan taktikon kaj armilaron. Kontraŭ certe sperta kaj estiminda komandanta duopo Prokop Holý kaj Jan Čapek el Sány staris ankaŭ tre sperta kaj kapabla modera kalikulo Diviš Bořek el Miletínko, malnova kunbatalinto de Jan Žižka.

La batalo de komence evoluis iom enueme. La radikala flanko, kiu venis en la batalejon pli antaŭe, ekokupis avantaĝan lokon sur monteto sudokcidente de Lipany ferminte sin en veturilremparo. Kaj ili atendis... Ili povis permesi al si la atendadon kun sufiĉo da provizoj, ili nome fidis al nervozeco de siaj malamikoj, kiuj estos nervozaj pro tio, ke iliaj propraj sinjorujoj kaj regionoj estas neŝirmataj. Pleje sole ili atendis helpon. La rezulto devis esti aŭ disfalo kaj malplifortigo de la katolika flanko aŭ ties ĝenerala atako, sed dum tre malavantaĝaj kondiĉoj. La komandantoj de la moderuloj memkompreneble konsciis tion (en la posteno de siaj malamikoj ili sendube elektis la saman sintenon) kaj ili decidiĝis uzi artifikon, kiu solvus la patan situacion.

Diviš Bořek el Miletínko apartigis siajn rajdistojn en du partojn. Li kaŝis unu parton en valeto proksime de la veturilremparo de la malamiko kaj la alian li sendis en kriegan atakon. Tiu memkompreneble ne povis havi sukceson kaj neniun surprizis, ke jam post la unuaj pafaroj kaj mortuloj la provokema rajdistaro haltis komencinte retiriĝi, aŭ prefere fuĝi reen.

Kaj ĉimomente Prokop Holý kaj Jan Čapek el Sány faris grandegan eraron. Vidante la fuĝantan malamikon la „Diaj batalantoj“ (ili nomis sin mem tiel) rememoris siajn antaŭajn facilajn venkojn super kruckavaliraj militiroj kaj dum siaj belegaj rajdadoj, kiuj Dio „donacis“ al ili, ili malfermis la veturilremparon, por ke ili ankaŭ ĉifoje neniigu la malorganizigitan kaj la malmoraligitan rajdistaron de la malamiko. La moderuloj atendante, kiam Jan Čapek el Sány estos sufiĉe malproksime de la veturilremparo kaj ĉiuj estos okupitaj per observado de naskiĝanta masakro, poste ekatakis helpe de sia kaŝita taĉmento. Ĝi ne estis sufiĉe da forta, por ke ĝi konkeru la veturilremparon kaj neniigu la malamikon, sed por tio, por ke ĝi plenumu sian taskon kaj tenu la malamikan remparon malfermita ĝis alveno de infanterio, ĝi estis da forta sufiĉe. Tuj poste, kiam ĝi ekatakis, la veturilremparo de la moderuloj disfalis kaj ĝia infanterio ĵetis sin por helpi la rajdistaron. Kaj la fuĝanta taĉmento ĉesis fuĝi returniĝinte por ekbatali kontraŭ la orfa rajdistaro. Nur la neatendita ŝanĝo en la konduto de la malamiko vekis suspekton en la ĉefkomandanto de la orfaj soldataroj. Unusola ĉirkaŭrigardo en la batalejo diris al li ĉion. Li vidis la ruliĝantan infanterion de la moderuloj kaj li ekvidis batalon, kiu ekfuriozis en nemalfermita ravino inter la veturiloj, tra kiu ili forlasis sian vetureblan fortikaĵon. Kaj tuj estis klare al li, ke ili ne sukcesos ĝustatempe fermi eĉ ne tiun internan remparon.

La sperta komandanto ne hezitis. Li bone vidis malesperajn signalojn, per kiuj Prokop Holý, restinta kun la infanterio ĉe la veturiloj, vokis lin por helpi. Sed eĉ al li devis esti klare, ke estas malfrue. Ili ne sukcesos fermi la remparon kaj eĉ ankaŭ simplaj soldatoj sciis bazan regulon, kiu dum tempo de la ekzistado de la husana taktiko neniam trompis ilin: se falos la veturilremparo, la batalo estas perdita. Kaj Jan Čapek el Sány havis devon al siaj viroj. Se li ne povis savi la infanterion, senĉese ĉi tie estis la rajdistaro ĉirkaŭ li kaj la nekonkerita urbo Kolín proksime. Lia fuĝo el la batalejo alportis al li ĉe la porhusane orientitaj historiistoj la signon de perfidulo kaj malkuraĝulo. Sed plimulto da historiistoj okupiĝantaj ĉefe per armeaferoj ne konsentas kun tio. Lia decidiĝo estis laŭ ili pragmata kaj ĝusta, en certa momento la batala estis jam ĉiuokaze perdita kaj Jan Čapek el Sány faris tion, kio estis lia devo – se li ne plu povis jam venki kaj savi ĉiujn siajn kunbatalantojn, li savis almenaŭ tiujn, kiuj li povis.

La batalo finiĝis per masakro, kiam la venkintoj likvidis la grandan plimulton de la militkaptitoj – la kerno de la orfaj kaj la kampaj soldataroj el Tábor estis neniigita. Apud 10 000 falintoj estis plua milo brulmortigita en ĉirkaŭaj pajlejoj. Falis ankaŭ Prokop Holý, nomata la Granda eĉ kun siaj hetmanoj. Ambaŭ ligoj (Orfoj kaj Taboritoj) disfalis. Parto aliĝis al la moderaj kalikuloj, parto foriris eksterlanden pro kariero de postulataj armitoj. Kaj parto restis senĉese rezistante – ekzemple Jan Roháč el Dubé. Sed ĝi ne povis pluekzisti longtempe. La husanaj militoj en Bohemio estis finiĝantaj.

En la jaro 1881 estis sur la monteto ĉe Lipany starigita memoriga tombmonumento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]