Batalo ĉe Misiejo Concepción

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Misiejo Concepción en Sanantonio (Teksaso) en 2010

La Batalo ĉe Misiejo Concepción okazis la 28-an de oktobro 1835 inter meksikaj soldatoj kaj teksasaj ribelantoj sur la tereno de Misiejo Concepción, 3 km sude de la nuna centro de San Antonio. La tagon antaŭan, Stephen F. Austin, komandanto de la ĵuse kreita Teksasa Armeo, sendis James Bowie, James Fannin, kaj 90 soldatojn por trovi defendeblan lokon kie la armeo povos ripozi. Elektinte lokon proksime de Misiejo Concepcion, la skoltantaro tendumis por la nokto kaj sendis kurieron por sciigi al Austin. Lerninte ke la armeo dividiĝis, generalo Martín Perfecto de Cos sendis kolonelon Domingo Ugartechea kun 275 soldatoj por ataki la skoltantojn. La teksasanoj kaŝis sin en huffer-forma terdepresio; ilia bona defenda pozicio, plu longpafaj fusiloj, kaj pli bona municio helpis ilin forpeli plurajn atakojn, kaj la meksikaj soldatoj retiriĝis nur 30 minutojn antaŭ la alveno de la ceteraj teksasaj soldatoj. Laŭ historiistoj mortis inter 14 kaj 76 meksikaj soldatoj, dum nur unu teksasa soldato mortis.

Meksikaj oficiroj[redakti | redakti fonton]

Martín Perfecto de Cos (generalo)
Domingo de Ugartechea (kolonelo)


Teksasaj oficiroj[redakti | redakti fonton]

Stephen F. Austin (komandanto; pentraĵo de nekonata artisto)
James "Jim" Bowie (kolonelo)
James W. Fannin (kolonelo)