Batalo ĉe Slavkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La batalo ĉe Slavkov (internacie konata kiel batalo de Austerlitz), estis decida batalo en milito de Napoléon Bonaparte kontraŭ ŝtatoj de la tria koalicio, okazinta la 2-an de decembro 1805 apud la urbo Slavkov u Brna (germane Austerlitz) en la hodiaŭa Ĉeĥio (tiam en Aŭstrio).

Devene la atako de Napoleono estis celita kontraŭ Anglio. Post malvenko de franca ŝiparo kaj post eniro de Rusio kaj Aŭstrio en la militon li ŝanĝis siajn intencojn kaj li entreprenis grandan ofensivon kontraŭ Aŭstrio. Ĝi estis tre sukcesa. Ĝi komenciĝis per ĉirkaŭigo kaj per kapitulaco de tridekmila armeo de generalo Karl Mack en sudgermana Ulmo en oktobro de 1805. Tiu ĉi venko ankoraŭ ne kaŭzis malvenkon de Aŭstrio, sed ĝi malebligis komunikon de rusaj helptaĉmentoj kun ĉefaj aŭstriaj fortoj. Retiriĝante antaŭ Napoleono devis esti donita ankaŭ Vieno kaj aliancanoj haltis nur en Moravio.

La lokon por la batalo ĉe Slavkov elektis Napoleono. Kontraŭ liaj 75 000 viroj la aliancanoj povis starigi 91 000 virojn kaj ili havis superforton ankaŭ en kanonoj. Sed ĉe la prusia-aŭstria armeo ĉeestis ankaŭ caro Aleksandro la 1-a (Rusio) kaj imperiestro Francisko la 1-a, do Miĥail Illarionoviĉ Kutuzov estis ĉefkomandanto nur iluzie. La aliancanoj lasis sin trompi de ŝajnigata malforteco de la armeo de Napoleono plenuminte lian taktikan planon. Ili elĉerpiĝis pro la batalo en sia maldekstra alo ebligante al fortoj de la malamiko fari pereigan sturmon al la mezo de la formacio ĉirkaŭ monteto de Pratecký.

La venko de Napoleono el la 2-a de decembro 1805 estis sigelita per paco de Bratislavo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]